中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vojaĝo en Tibeto -- intervjuo al hispana tibetologo Precia do Idoeta
2010-12-14

de FENG JUNWEI

 

 
hispana tibetologo Precia do Idoeta
    Iu hispana erudiciulo amas tibetan kulturon. Liaj spuroj kovris la neĝkovritan altebenaĵon de okcidenta Ĉinio en 14 jaroj. Kiom da malfacilaĵoj kaj plezuroj! Demandite, kial li estas tiel persista, li diris: "Ĉarmo de Tibeto."

 


Precia do Idoeta kaj loka lamao 


    En la 1980-aj jaroj Precia do Idoeta legis libron pri la tibeta budhismo, kiu sorĉis lin. De tiam li eklegis librojn pri Tibeto kaj lernis la tibetan lingvon en Madrido. Li sin okupis dekkelkajn horojn ĉiutage pri tibetlingva lernado, kaj en malpli ol unu jaro li povis paroli la lingvon kaj tradukis la libron Biologio de Mila Reba. En 1996 li unuafoje vizitis Tibeton." Mi vidis templojn vizititajn de multaj budhistoj. En kelkaj temploj troviĝas eĉ centoj da lamaoj. Tio ja mirigis min. Mi informiĝis, ke lecionoj de la tibeta lingvo estas devigaj en elementaj kaj mezaj lernejoj. Mi opinias, ke Tibeto estas malsama ol tiu en la diraĵoj de Dalai-lamao."  Precia diris, post la Lhasa-a perfort-evento en 2008, iuj okcidentaj gazetoj sen profesia etiko distordis la fakton. Strange, ke iuj okcidentanoj senpripense akceptis la mensogon. Pri kulturo, Precia diris: "Tibetaj infanoj estas laŭdire malpermesitaj lerni la tibetan lingvon kaj devas lerni la han-an. Tio ne estas la fakto. En Tibeto mi vidis, ke ĉiuj tibetaj lernantoj devas lerni la tibetan lingvon. Lingvoj tibeta kaj han-a estas devigaj en elementaj kaj mezaj lernejoj. En la tibetaj regionoj de provincoj Sichuan, Qinghai, Gansu kaj Yunnan, se la nombro de tibet-naciaj lernantoj estas sufiĉe granda, lernejoj starigas devigajn kursojn pri la tibeta lingvo." Li diris ankaŭ: "En la lastaj jaroj tibetlingvaj libroj kaj gazetoj obliĝas, inter kiuj duono temas pri religio. Tio montras, ke la ĉina registaro ne nur subtenas lernadon de la tibeta lingvo, sed ankaŭ protektas la religion, ĉar ĝi estas unu el la plej gravaj enhavoj en la tibeta kulturo." Precia emocie diris: "En pli ol dek jaroj mi vojaĝis tra Tibeto. Nur mi persone vizitas la lokojn, mi povas akiri la plej ĝustajn materialojn pri la tibeta kulturo kaj pli bone konas Tibeton. Foje mi devis rajdi sur ĉevalo tri tagojn por veni al iu templo. Dum la vojaĝo mi renkontis multajn neimageblajn malfacilaĵojn. Tamen tio indas, ĉar mi venas en misteran mondon sur la neĝkovrita altebenaĵo." Precia diris, ke neniu povas nei la ekonomian evoluadon en Tibeto. Ĉina modernigo kaj ekonomia disvolviĝo grandskale ŝanĝis Tibeton en infrastrukturo kaj socia disvolviĝo. Ŝoseoj, fervojoj, pontoj, hospitaloj, lernejoj kaj hoteloj rapide multiĝas en Tibeto.En multaj jaroj Precia senlace esploras la ĉinan kulturon, kaj tradukis preskaŭ 20 librojn pri ĉinaj filozofio, literaturo, religio ktp. Li diris, ke li estas verkanta vojaĝnoton pri siaj spertoj en Tibeto. Krome, li planas verki librojn pri tibeta Bon-pa kaj rok-pentraĵoj en neolitiko. Li multfoje vizitis Ngari kaj ĉiufoje li loĝis kelkajn monatojn por studi la antikvajn rok-pentraĵojn. Li fotis dekmilojn da fotoj.

 


Tibetnacia lernanto legas libron en la tibeta lingvo 


 

Precia do Idoeta en Tibeto 




 

    Precia nun estas en Tibeto. Li revenos al Hispanio ĉe Kristnasko. Mi esperas, ke mi povos en Madrido aŭskulti lian propran rakonton pri liaj spertoj en Tibeto.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688