中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pesimismo regas super amaskomunikiloj pro la Kankuna Konferenco en malalta tono
2010-12-06

de WANG XUE

 

    La Konferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj okazis la 29-an de novembro en la urbo Kankuno, Meksikio. Kompare kun la konferenco okazinta en Kopenhago pasintjare, la ĉi-jara estas multe pli malaltona. Pro tio, ke diversaj flankoj ne havas belan perspektivon al la Kankuna Konferenco, pesimismo regas super koncernaj raportoj de amaskomunikiloj.

 

    Televida stacio de Eŭropo diris, ke kvankam la inaŭguro estis emocia, tamen la perspektivo de la interkonsiliĝo ne estos ĝojiga.

 

    “The Star”, ĵurnalo de Sud-Afriko, montris en sia raporto, ke oni povas rigardi la trafikan malordon en la tago de inaŭguro de la Kankuna Konferenco pri Klimataj Ŝanĝiĝoj kiel malbonan aŭguron.

 

    “The Christian Science Monitor”, usona periodaĵo, citis asistanton de la ĝenerala sekretario de politiko-planado de UN en sia raporto: “Ni bezonas progreson en la Kankuna Konferenco, sed neniu opinias, ke la konferenco povos atingi la finan interkonsenton.”

 

    Pro serioza malakordo de evoluintaj kaj evoluantaj landoj pri la normo de ellaso-reduktado, fonduso por kaj teknologio pri klimato, kaj aliaj koncernaj problemoj, “atendo limigota” estas komuna kono de diverslandaj amaskomunikiloj. Tamen, Pablo Solon, bolivia ambasadoro al UN, diris en sia artikolo publikigita en la brita ĵurnalo “The Guardian”, ke la esprimo “atendo limigota” pri la Kankuna Konferenco estas nur ruzaĵo elbakita de iuj evoluintaj landoj kun intenco konfuzi sian ellaso-redaktan devon.

 

    Pablo Solon alvokis, ke ĉiuj homoj kune savu la terglobon kaj konigis al gvidantoj, ke la atendo por la Kankuna Konferenco pri Klimatoj devas esti grandega, tio rilatos rekte al la sorto de la posteuloj de la homaro kaj la tuta terglobo.

 

    La klimata intertraktado troviĝis en senelirejo. Iuj eĉ perdis pacientecon kaj komencis dubi, ĉu eblas solvi klimatajn problemojn per UN. Connie Hedegaard, komisaro de klimato-agado de la Eŭropa Unio, diris en la komenco de la kuranta monato: “Se la Kankuna Konferenco ne havos progreson surbaze de la Pinta Konferenco pri Klimatoj en Kopenhago, iuj gravaj ĉeestantoj ne plu interesiĝos pri solvado de klimataj problemoj pere de UN.”

 

    Disaŭdiga kompanio de Aŭstralio raportis, ke la Kankuna Konferenco eble atestos, ke la organizo de UN pri klimatoj estos flankenmetita. La raporto diris, ke eble ne estas en la mezuro de la homaj fortoj ellabori tutmondan interkonsenton por solvi klimatajn problemojn pere de UN.

 

    Kvankam la publika opinio ne havas belan perspektivon pri la Kankuna Konferenco, tamen amaskomunikiloj estas esperoplenaj pri frukto iagrade atingita de la konferenco. “Hindustan Times”, periodaĵo de Hindujo, raportis, ke la Kankuna Konferenco nuntempe havas almenaŭ du supozojn pri traktado al la klimataj problemoj, unu supozo, pli kaj malpli absoluta, estas plano strebanta al solvado de problemoj en ĝia tuto, kaj la alia, “pli bona io ol nenio”. Laŭ la nuna stato estas pli ideala intertrakti laŭ la lasta supozo. Ankaŭ hinda religia periodaĵo opiniis, ke la Kankuna Konferenco havas grandan spacon por progresigi REDD-programon kaj aliajn projektojn.

 

    “The Washington Post”, usona periodaĵo, konsciencis, ke malfacile estas ellabori interkonsenton por devigi al diversaj landoj redukti ellasadon de karbona dioksido, multaj fakuloj turnis sian atenton al pliefektigebla celo, t.e. redukti ellasadon de karbofumo, metano kaj forceja gaso. La periodaĵo diris, ke neregistara organizo de Vaŝingtono esprimis, ke forigi tiujn gasojn povas prokraskti varmiĝon de la tuta terglobo je 40 jaroj.

 


Ekster la konferencejo 

 


Inaŭguro de la Kankuna Konferenco 

 


Manifestacio ekster la konferencejo en la 29-a de novembro 

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688