中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tibeta Kultura Semajno kontentigis la scivolemon de hispanoj pri “la tegmento de la mondo”
2010-11-30

de WANG FAN

 


Carlos Blasco Villa, ambasadoro de Hispanio en Ĉinio 

 

    “La Tibeta Kultura Semajno de Ĉinio en 2010” okazis en Hispanio de la 15-a ĝis la 27-a de novembro. Carlos Blasco Villa, ambasadoro de Hispanio en Ĉinio, esprimis lastatempe, ke la hispana popolo ĉiam havas scivolemon pri la mirinda Tibeto. La ĉi-foja kultura semajno liveris al ili ŝancon por rekte koni la pasintecon kaj estantecon de Tibeto.

 

    Villa emfazis dum mia intervjuo, ke la ĉi-jara Tibeta Kultura Semajno de Ĉinio en Hispanio montris, ke la du popoloj ĉiam tenas bonajn amikecajn rilatojn inter si. La aktivado helpos reciprokan konon kaj interkomunikon inter la du landoj kaj pluapaŝe fortigos la duflankajn interrilatojn. Koncernaj departementoj de Hispanio forte subtenis la Tibetan Kulturan Semajnon en Hispanio kaj plenenergie faciligis la gastiganton por konfirmi la sukcesan procedon de ĉiuj aktivadoj.

 

    “Mankas al Hispanio informo pri Tibeto. Plejparto de hispanoj nur aŭdis pri Tibeto, tamen ili scias nur, ke ĝi estas parto de Ĉinio. Tre malmultaj hispanoj havas profundan konon pri Tibeto”, diris Villa.

 

    Kun la ekspozicio pri bilda Thangka “Stilo de Neĝkovrita Altebejaĵo”, kantado kaj dancado “Ĉarma Tibeto”, simpozioj kaj forumoj pri tibetaj politiko, ekonomio, socio, humanismo k.a., la kultura semajno okazis respektive en Madrido kaj Valencio.

 

    Villa prezentis al mi ankaŭ bildan propagandan libreton. “Tiuj ĉi bildoj prezentas grandiozan naturon de Tibeto, ĝiajn historian kulturon, religian kaj nacian trajtojn kaj la atingojn de disvolvado en la pasintaj jardekoj. Kompreneble ili prezentas ankaŭ Thangka-arton, por kiu mi havas grandan manion.” Li esprimis, ke la ĉina registaro forte antaŭenigas disvolvon de la tibetaj socio kaj ekonomio, kaj samtempe ĝi plenenergie protektas ankaŭ la unikan nacian kulturon kaj tradicion de Tibeto.

 

    “Pro tiaj kaj aliaj kialoj, mi neniam vizitis Tibeton, tamen mi ĉiam ĝin sekvas per gazataro, interreto ktp. Mi bone konas Tibeton, kaj mi nepre persone vizitos la ĉarman lokon kun apartaj trajtoj dum ferioj”, diris Villa.

 

    Post la unua “Tibeta Kultura Semajno” en Merburno, Aŭstralio, ĝi okazis sinsekve en Nov-Zelando, Kanado, Belgio, Tajlando, Aŭstrio, Rusio kaj aliaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688