中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Malriĉaj handikapuloj en Lhaso ĝuos la monatan subvencion je 600 juanoj
2010-11-19

de LIAO ZHIYOU

 

    Doni al handikapuloj de malriĉaj familioj la monatan subvencion je 600 juanoj estas unu el la 12 promesoj de Lhasa registaro koncerne la popolan vivon en la komenco de la kuranta jaro. Lastatempe, la Handikapula Federacio de Lhaso informis, ke post duonjaraj registro, selekto, specimeno, kontrolado, entajpo k.a. fine de novembro, Lhaso konfirmos kaj publikigos nomliston de malriĉaj handikapuloj, kiuj ĝuos la subvencion.

 


Masaĝo-trejnado por blinduloj 

 

    Respondeculo de la sekcio pri la Socia Asekuro de la Financa Buroo de Lhaso diris al mi, ke ekde aprilo la administracio pri civilaj aferoj de Lhaso kaj rilataj departementoj faris enketadon, registradon, bazan statistikon, dateno-kolektadon, kontroladon, informadon, specimenadon ktp. Diversnivelaj departementoj pri civilaj aferoj de Lhaso prezentis la statojn de malriĉaj handikapuloj al la Handikapula Federacio de Lhaso. Surbaze de la antaŭaj laboroj, la Handikapula Federacio de Lhaso entajpis en komputilon la datenojn de malriĉaj handikapuloj. Por eviti eraron de datenoj entajpitaj en komputilon, laborantoj tion ree ekzamenis.

 

    Laŭ la duafoja tutlanda specimena esploro pri handikapuloj, estas en Lhaso pli ol 36 mil handikapuloj, kiuj konsistigas 8.05% de la totala loĝantaro de la urbo. Kaj la malriĉaj handikapuloj, kiuj ĝuos la subvencion, okupas 11.94% de la totala nombro de handikapuloj en Lhaso.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688