中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĝardeneska urbo en nordokcidenta Ĉinio - Yinchuan
2010-11-03

de LI JIANHUA

 


Herba kvadrato por fiksigi sablon 

 


Parto de Yinchuan

 


Strata nomtabulo kun islamaj trajtoj en la ĉina, angla kaj araba lingvoj. 

 


Verdaj gazonoj  

 


Internacia Ekspoziciejo de Yinchuan  

 


Maljunulo en matena parko  

 


Popolo faranta fizikan ekzercadon 

 

    Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono siutas en meza Ĉinio kaj laŭ areo ĝi estas la plej malgranda el la 5 aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, ĉar ĝia areo estas nur 66 mil kvadrataj kilometroj, kaj la areo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas 1.6 milionoj da kvadrataj kilometroj, tiu de Tibeta Aŭtonoma Regiono -- 1.2 milionoj da kvadrataj kilometroj, tiu de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio -- 1.1 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj tiu de Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono -- 236 mil kvadrataj kilometroj.

 

    En nordokcidenta Ĉinio ekzistas 8 grandaj dezertoj, kaj 3 el ili ĉirkaŭas Ningxia-Huj-nacian Aŭtonoman Regionon.

 

    Kvankam la tieaj naturaj kondiĉoj estas tre malbonaj, tamen la Ningxia-a popolo ĉiam heroe kontraŭbatalas dezertojn en la pasintaj jardekoj kaj jam akiris rimarkindan sukceson. Ili superregis la sablon per herbaj kvadratoj kaj la efiko estas multe laŭdata de la tuta mondo. Nun personoj el multaj landoj venas por lerni ilian sperton pri superrego de sablo. Krome, en 2007, Yinchuan-urbo estas nomata "Ŝtata Ĝardeneska Urbo".

 

    Atinginte Yinchuan oni antaŭ ĉio rimarkis, ke la urbo estas pura kun multe da arboj, verdaj gazonoj kaj klaraj riveroj. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke en 2010, la verdaĵoj konsistigis pli ol 43% de la urba areo, la pokapa verd-spaca areo estas 14.01 kvadrataj metroj, kaj 12% de la tero estas kovrita de arbaro. Pro tio, la Nacia Verdiga Komitato de Ĉinio nomis Yinchuan kiel "Modela urbo pro verdigo de Ĉinio".





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688