中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
“Iam mi havis miskomprenon pri ĉina malliberejo”
2010-10-11

de MAYAN, YANG JINGRU, CHEN SHANBIAO

 

    35-jara Mike naskiĝis en riĉa familio. Li kun du bakalaŭrecoj pri financo kaj kontado-scienco diplomiĝis el fama universitato de norda Ameriko. Oktobre pasintjare pro malobservo de ĉina leĝo li malliberiĝis en la Tria Arestejo de Shenzhen en suda Ĉinio. Kun antaŭjuĝo kontraŭ ĉina karcero li tie atendis verdikton de juĝejo. Dum tiuj tagoj li ŝanĝis sian antaŭjuĝon iom post iom, kaj skribis artikolon por konigi al legantoj: mia vido estas tute alia ol mia aŭdo.

 

    Arestiĝo pro suspektata kontrabando pri diamandoj

 

    Posttagmeze de iu aŭgusta tago, vizaĝ-al-vizaĝe mi paroladis kun Mike, kiu mestiza kun nigraj hararoj kaj karbonigraj okuloj estas fervora kaj parolema, tio donis al mi impreson, ke mi babilus kun li en iu kafejo, se mi ne vidus markon sur lia karcera uniformo en la arestejo.

 

    Post diplomiĝo el universitato Mike laboris en iu banko de norda Ameriko. Li rigardis la ĉinan filmon “Miaj patro kaj patrino”, kaj pro korinklino al la ĉefrolulino de la filmo li ekŝatas orientan virinon. En 2005 li venis al Ŝanhajo por partopreni geedziĝan ceremonion de sia amiko, tie li hazarde renkontis iun ĉinan virinon, kaj je la unua vido li jam enamiĝis al ŝi. Post du semajnoj li transloĝiĝis en Ŝanhajon kaj okupiĝis pri financa investo en Ŝanhajo kaj Hongkongo. Ĉina tradicia kulturo kaj koncepto pri familio kiel magneto altiris lin.

 

    En oktobro de la pasinta jaro Mike venis al Hongkongo por renkonti sian amikon el Izraelio. En doganejo oni trovis nombron da diamantoj en lia pakaĵo. Kvankam li senkulpige klarigis, ke la izraelano ŝtele kaŝis tiujn diamantojn en lia pakaĵo, tamen lia ago objektive malobservis la ĉinan leĝon.

 


Mike en la arestejo

 

    La 14-an de marto ĉi-jare la proceso de Mike eniris en tribunalan sesion, kaj la prokurora organo opiniis, ke pro tio, ke enirante en Ĉinion li kaŝe kunportis 76.9-karatajn diamantojn, li estas suspektita fraŭdi 455 mil juanojn da dogan-imposto. Nun li estas atendanta verdikton.

  

    "Estas tute alia la ĉina karcero ol tiu en mia imago"

 

    Mike iam rigardis usonan televidan filmon “Fuĝi el malliberejo” (Prison Break), kiu lin profunde impresis per la intrigoj pri batalo inter malliberuloj kaj kruela subpremado de policanoj. Pro tio malliberejo por li estas plena de perfortoj. Kaj raportoj el la okcidentaj amaskomunikiloj pri ĉinaj malliberejoj kredigis lin, ke la ĉinaj malliberejoj estas pli teruraj.

 

    En la komenco Mike estis tenata en arestejo. Iun tagon policano informis al li, ke li transloĝiĝos al alia loko. Tiam li kun forta timo pensis: “Ĉu tie oni batos min? Ĉu estos sufiĉaj manĝaĵoj? Ĉu estos bona kuraca kondiĉo? Ĉu mi estos egale traktita? ”

 

    Kun granda maltrankvilo Mike eniris en la karcerĉambron, kaj tuj post li fermiĝis la pordo. Tiam li ekvidis 12 personojn fiksantajn sian ridardon al li. Post momenta stuporiĝo li salutis kun kunpremitaj manoj kaj diris: “ Mi ne batalas nek venas batali kontraŭ vi.” Iu dikulo kun kapkuseno enmane iris al li. Kun forte batanta koro Mike pretervole retroris kelkajn paŝojn. Ekster lia atendo la dikulo nur enmanigis al li la kapbasenon kun gesto, ke li dormu.

 

    Post enkarceriĝo Mike ĉiam estis en maltrankvilo. Tion rimarkinte la policanoj konigis al li la regularon de la karcero. Ili babilis kun li kaj helpis lin malstreĉi nervon. Ili konigis al li, ke ĉiuj estas egalaj antaŭ ĉinaj leĝoj, kaj raciaj postuloj de enkarcerigitoj povas esti kontentigitaj. En tiuj tagoj dufoje ĉiutage ili babilis kun li kaj pri psikologia sano kaj pri ĉiutaga vivo. Foje policano demandis al li: “Kio estas via edukiteco?” Li miris pri la demando, ĉar eksterlande policanoj neniam parolas kun enkarcerigito tian privatan aferon. Tiaj distingaj okazaĵoj en ĉina karcero finfine ŝanĝis lian antaŭjuĝon.

 

    Krom policanoj ankaŭ liaj samĉambranoj donis al li helpojn, ili helpis al li alkutimiĝi al la horaro de la karcero, kaj baldaŭ malstreĉiĝis lia menso. Li ekkonsciis, ke la ĉina karcero estas tute alia ol tiu en lia imago. Por konigi tion al la publiko post dek du tagoj de sia enkarcerigo li verkis artikolon “Miaj tagoj en la Tria Arestejo”, en kiu li rakontis sian novan komprenon pri la homrajtoj de Ĉinio, kaj lian opinion pri la diferenco inter malliberejoj ĉina kaj alilanda. En sia verko li skribis: “En la mondo ne troviĝas unusama normo pri homrajto, estas laŭdinda la respekto de ĉinaj karceroj al la enkarcerigitoj.”

 

    Rigora administrado kaj humana prizorgo

 

    En Shenzhen fremdlandaj enkarcerigitoj teniĝas en la Tria Arestejo. Estis ekster lia atendo, ke tie en la 24-a de decembro de la pasinta jaro okazis antaŭvespero de la Kristnasko. En tiu tago enkarcerigito alivestita kiel sanka Nikolao disdonis donacojn al ĉiuj karcerĉambroj.

 

    El la samĉambranoj iu parolas la ĉinan lingvon, alia la anglan, tria la vjetnaman kaj kvara la baratan. Ili lernas unu alian, kaj post iom da tempo ili eĉ povas komunikiĝi per diversaj lingvoj. Mike parolas la anglan, kaj multaj deziras lerni de li la lingvon, kaj pro tio li plendas, ke pro ofta parolado de la angla, li malrapide progresas en la ĉina lingvo.

 

    Mike estas helpema, li varme helpis novulojn forigi la mensstreĉecon, kaj aktive solvis konfliktojn en la samĉambo. Li eĉ aĉetis por monmankantaj nigrula kaj vjetnama samĉambranoj necesaĵojn. En lia ĉambro estis pluraj baratoj, kiuj havas specialan postulon pri manĝaĵoj. Por respekti ilian religion policanoj por ili aranĝis specialan menuon, kaj ĉiumonate por ili prenis preĝan horaron el la barata ambasadorejo. Pro tio Mike opiniis, ke la policanoj bone tenas ekvilibron inter la rigora administrado kaj humana prizorgo.   

 

    En semajnofino ili povas rigardi la anglan televid-programon de la Ĉina Centra Televido. Dum libera tempo ili ludis tablotenison aŭ legis librojn en biblioteko. Familianoj de Mike tre zorgis pri lia stato, kaj por trankviligi siajn gepatrojn li ŝercis kun ili en ĉiu letero.

 

    Mike interesiĝis, ke pli ol dek enkarcerigitoj povas amike kunloĝi en la komuna ĉambro. Pri tio li poste komprenis, ke tio estas pro influo de konfuceanismo respekti, ami kaj egale trakti aliajn, kaj persiste tion fari.

 

    Rideto estas komunikiĝo

 

    Xiao Min, direktoro de la Tria Arestejo de Shenzhen, diris, ke la policanoj estas postulataj lerni administrajn spertojn de alilandaj malliberejoj kaj posedi fremdan lingvon. La policanoj bone edukitaj povas per sia rigora administrado kaj humanisma prizorgo helpi la ankarcerigitojn kiel eble plej frue reveni al la socio.

 

    Policano Wu Shengyuan diris, ke rideto kaj saluto kun elkora demandado pri la bezono de enkarcerigitoj estas parto de ilia laboro. En la arestejo rideto estas komunikiĝo kaj ankaŭ ilia laborstilo.

 


Psikologia helpo en la arestejo

 

Redaktoroj: Li Jiahua k Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688