中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nur Bekri esperas, ke fremdlandaj amaskomunikiloj raportos veran Xinjiang
2010-09-13

de WANG LILI

 


 Nur Bekri (la unua de dekstre) konigas al raportistoj bazajn statojn de Xinjiang. 

 


Raportistoj intervjuantaj 

 

    Intervjuite de fremdlandaj raportistoj en Ĉinio Nur Bekri, prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono esperas, ke la raportistoj objektive raportos al la mondo la prosperan, harmonian kaj stabilan Xinjiang.

 

    Ĉi-foja intervjuado en Xinjiang estas aranĝita de la Informa Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio cele, ke post vizito kaj intervjuado en Xinjiang fremdlandaj raportistoj ĉiuflanke konu la socian disvolviĝon, ekologian protekton, naciajn kaj religiajn politikojn kaj aliajn statojn de Xinjiang. La intervjuadon partoprenis 25 raportistoj de la Usona Asociita Gazetaro, Brita novaĵ-agentejo Reuters kaj aliaj 15 fame konataj amaskomunikiloj el 9 landoj.

 

    Nur Bekri diris, ke 10 jarojn post ekspluato en la okcidenta Ĉinio totala produkto-valoro de Xinjiang meznombre kreskis je 10.2% jare. Pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj multiĝis de 5 320 juanoj en 1999 al 12 258 juanoj en 2009, kaj pokapa neta enspezo de kamparanoj altiĝis de 1 473 juanoj al 4 005 juanoj. Oni sinsekve praktikis serion da gravaj programoj koncernaj interesojn de popolanoj, kiaj nuligo de agrikulturaj impostoj, senpaga deviga edukado, novtipa kooperativa kuracado en agrikultura kaj paŝta regionoj, sekura akvotrinkado en la kamparo, konstruado de kontraǔtertremaj loĝdomoj, kiuj efike solvis malfacilojn de diversnaciaj popolanoj en produktado kaj vivado. Krome, en 2000-2009 diversaj subvencioj de la centra financo de Ĉinio al Xinjiang pliiĝis de 11.9 miliardoj da juanoj al 87.8 miliardoj da juanoj kaj ĝia sumo en la 10 jaroj atingis 399.9 miliardojn da juanoj.

 

    Nur Bekri diris, ke nun Xinjiang jam ekpraktikis rilatajn planojn cele solvi malfacilojn de la familioj, en kiuj neniu laboras, kaj ĉiuflanke altigi enspezon de diversaj homoj, pligrandigas apartan subtenon al la regionoj Hetian kaj Kashi, kaj la Aǔtonoma Regiono de Kezilesu Keerkezi en la suda Xinjiang, efektive plibonigas investan medion, produktan kaj vivan kondiĉojn de loĝantoj en urboj kaj la kamparo kaj kunordigas regionan disvolviĝon.

 

    Nur Bekri diris ankaǔ, ke kiel regiono loĝata de multaj nacioj Xinjiang havas gravan strategian pozicion por disvolviĝo kaj stabileco de Ĉinio. Xinjiang-anoj el malsamaj nacioj iom post iom formis, disvolvis kaj plifirmigis inter si rilatojn de egaleco, solidareco, interhelpo kaj harmonio. Post fondiĝo de la nova Ĉinio Xinjiang serioze plenumis la leĝon pri regiona nacia aǔtonomeco kaj ŝtatajn politikojn pri nacioj kaj religioj, kaj tie estas sufiĉe garantiataj egalaj rajtoj kaj praktikaj interesoj de diversaj nacioj.

 

    Nur Bekri diris, ke nun alvenas al Xinjiang granda historia ŝanco por granda konstruado, granda ekspluato kaj granda disvolvado. Xinjiang havas memfidon, ke helpate de aliaj provincoj kaj urboj, ĝi ĉiam persistos en preno de ekonomia konstruado kiel centro, en konservo de socia stabileco, en kuna solidareco, kuna prosperiĝo kaj disvolviĝo de diversaj nacioj, kaj antaǔenpuŝos impetan disvolviĝon kaj logdaǔran pacon kaj stabilecon de Xinjiang.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688