中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Parfumsaketoj el Beichuan-gubernio: ni kune penadu por rekonstrui hejmlokon
2010-09-13

de XU YANGYI kaj YANG CHAO

 


Funebra ceremonio de ĉjang-nacieco 

 


Tian'anmen-placo en la 15-a de aŭgusto 2010

 


Funebro de Hongkonga institucio 

 

    La 15-a de aŭgusto estas la 7-a tago post okazo de katastrofo de koto-ŝtona fluo en Zhouqu-gubernio, Gansu-provinco. Laŭ ĉina tradicia kutimo, tiutage estas la plej solena tago por memori la mortintojn. Tiutage la ĉina popolo kune esprimis sian kondolencon al la viktimoj.

 

    Beichuan-gubernio estas loko serioze atakita de tertremo en la 12-a de majo, 2008. La antaŭe movoplenaj ĉjang-naciaj vilaĝoj, la 15-an de aŭgusto, estis tre silentaj. En frua mateno, la vilaĝanoj de ĉjang-nacieco iris al la placo kaj silente aranĝis lokon por fari funebradon al viktimoj de la katastrofo de koto-ŝtona fluo en Zhouqu-gubernio, Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. En la funebra loko oni faris bildon kun formo de "koro" el dekoj da kandeloj, la nacia flago de Ĉinio estas metita meze de la "koro" kaj sur la nacia flago estis kelke da belaj parfumsaketoj. Ekbruliginte la kandelojn unu post alia, ĉjang-aj knabinoj kunmetis siajn manojn sur la brusto kaj klinis la kapon en silenta funebrado por fari siajn respektojn al la viktimoj kaj preĝi por la postvivantoj.

 

    "Ni volas funebri pri la viktimoj en la katastrofo de koto-ŝtona fluo en Zhouqu-gubernio per tiu ceremonio, samtempe, ni ankaŭ esperas ke same kiel ni, la postvivantoj kiel eble plej baldaŭ rekonstruos sian belan hejmlokon. Ni prezentas la parfumsaketojn por esprimi ke Beichuan-anoj estu ĉiam kune kun Zhouqu-anoj." Tion diris ĉjang-a knabino Liu Xingrong. Post la katastrofo de koto-ŝtona fluo, la ĉjang-aj gefratoj, spertintaj la similan katastrofon, faris la parfumsaketojn tagnokte por montri siajn bondezirojn, ĉar la parfumsaketoj simbolas sanon, sekurecon kaj bonŝancon.

 

    Posttagmeze de la 15-a de aŭgusto, okazis la ceremonio de subskribo pri subtenado de Ŝanhajo al Dujiangyan-urbo. Antaŭ la ceremonio, la ĉeestantoj ankaŭ staris en funebra silento al viktimoj en la katastrofo. La solena kaj silenta vizaĝesprimo de la ĉeestantoj jam montris ilian animstaton "Estu trankvilaj, vi certe sukcese konstruos novan kaj belan hejmlokon kian la nian."

 

    Lastatempe, la forta pluvego "okupis" Wenchuan-gubernion -- la seriozan katastrofo-regionon de la tertremo en la 12-a de majo, 2008. La forta pluvego kaŭzis koto-ŝtonan fluon, kiu haltigis vojojn kaj detruis domojn. Krome, la Minjiang-rivero ankaŭ ŝlime obstrukciĝis kaj ŝanĝis la vojon pro la koto-ŝtona fluo. La nove rekonstruita urbeto Yingxiu-urbeto refoje fariĝis "izolita insuleto". Antaŭtagmeze de la 15-a de aŭgusto, laborantoj forigantaj danĝeron de iu barlago proksima al Wenchuan haltigis sian laboron, nudigis sian kapon kaj staris en funebra silento por esprimi sian malĝojon al la viktimoj.

 

    En Tianfu-placo de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, oni duonhisis flagon por funebri al la viktimoj. Kun duonhiso de la nacia flago, multaj larmis. "Spertinte katastrofon de serioza tertremo, Sichuan-anoj plibone scias la doloron de Zhouqu-anoj."

 

    La 15-an de aŭgusto okazis la 11-a Sportkunveno de Sichuan-provinco, por montri sian kondolecon la Organiza Komitato decidis, ke ĉiuj konkursoj haltu por unu tago.

 

    Zhouqu-gubernio de Gansu-provinco estas najbaras al Sichuan-provinco, post okazo de la katastrofo de koto-ŝtona fluo, la Sichuan-anoj respondis en la plej mallonga tempo. La fajrobrigadanoj kaj specialaj policanoj rapide kunvenis por sin direkti al la katastrofo-regiono kun koncernaj instalaĵoj en la plej mallonga tempo. La Ruĝa Kruco de Sichuan-provinco aranĝis materialojn kaj monon por la katastrofo-regiono plej rapide kaj alvokis al 88 milionoj da Sichuan-anoj por monhelpi suferantojn de Gansu-provinco.

 

    "Kvankam domoj estas detruitaj, kaj la viktimoj ne revenos al ni, oni certe havos sian novan domon." Retumanto de Sichuan-provinco montris sian esperon. Alia retumanto diris: "Ni kaj suferantoj de Zhouqu havas la saman senton pri katastrofo, ni faru ĉion eblan por kuraci la vundon en la animo.

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688