中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kial troviĝas la aserto "ekonomia respondeco de Ĉinio"?
2010-09-10

de DING GANG

    Lastatempe subite pliiĝis en la internacia komunumo diversaj asertoj pri "ekonomia respondeco de Ĉinio". Iuj okcidentanoj konvertis malkontenton kaj malĝojon al Ĉinio en malrespondecon de Ĉinio. En iliaj okuloj ŝajne ĉiuj problemoj en la mondo rilatus al Ĉinio, kaj nur Ĉinio povus antaǔenpuŝi iliajn solvojn.

    Fakte la aserto "ekonomia respondeco de Ĉinio" ne estas nova, ĝi estas reflekto de la Okcidento al Ĉinio en la nova situacio. Tiu ĉi aserto fundamente similas al la "necerteco pri la ĉina disvolviĝo" ofte menciita de iuj okcidentanoj.

    Delonge iuj okcidentanoj havas antaǔjuĝon pri la ĉina disvolviĝo: Ĉinio ne rekonstruu novan ordon, plue Ĉinio ne rompu la nunan sistemon. La plej optimuma strategio estis, ke Ĉinio prenu pli da respondeco por konservi la estantan sistemon. Se Ĉinio ne tiel farus, ĝi estus malrespondeca. La ŝlosilo de la aserto restis, ke la okcidentanoj volas "jungi" Ĉinion pere de la respondeco.

    Pro tio, ke Ĉinio rapide kreskas, precipe en la financa krizo, Ĉinio ne nur firme pasigis la krizon, sed ankaǔ faris grandan kontribuon por revigligi la mondan ekonomion, kaj la nuna internacia sistemo ne povas forlasi la malĉeeston de Ĉinio kaj aliaj novaj ekonomiaj landoj. Pro ilia aktiva ĉeestado, la globo povis stati tiele en la financa krizo.

    Tiel iuj desapontantaj okcidentanoj maltrankviliĝis: Ĉu Ĉinio kun potenciala forto superos ilin, kaj rompos la nunan sistemon gvidatan de la Okcidento? Ĉu la Okcidento perdos pli multe da profitoj? En multaj jaroj la Okcidento timas tiujn en komunikado kun Ĉinio, kaj nun la timo pliiĝas.

    Pro historia kialo, la nuna internacia ordo estis ellaborita de la Okcidento cele konservi la profitojn de la Okcidento. Ĉinio aliĝis al la sistemo. Ĝi devas konservi la ordon de la sistemo, samtempe disvolvi sin en la sistemo. Ĉar Ĉinio estas pli kaj pli forta, kaj en tiu sistemo ĝi sin tenis de de pasiveco al aktiveco, ĝi neeviteble faros pli da influo al la sistemo. Tio estas elstara en la reformo de la internacia financo post la financa krizo. Pli grave estas, ke Ĉinio kirlas la antaǔan profito-distribuon.

    Kompreninte tiun, oni facile komprenos, kial Ĉinio devas preni pli da respondeco, kaj kial pliiĝis la esprimo pri malrespondeco de Ĉinio, kaj frotoj inter Ĉinio kaj la Okcidento ne malkreskos.

    Rigardi supraĵe, la okcidentaj landoj konsentis pri la plurpolusa politika situacio de la mondo, tamen estas malfacile konfirmi iliajn situaciojn en la plurpolusa situacio. Efektive tio estas tikla problemo rilata al profito-cedo. Tial pri ĉina estonteco, longan tempon postulas la akordiĝo inter Ĉinio kaj la Okcidento. Aperos aliaj asertoj pri respondeco de Ĉinio, kaj ili eĉ akompanos Ĉinion sur la tuta vojo al la potenca lando.

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688