中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eternan pacon al la forpasintoj kaj firman volon al la postvivantoj
2010-08-30

de TANG WEIJIE

 


Funebro al viktimoj en koto-ŝtona fluo.

 

    Matene de la 15a de aǔgusto okazis funebro en Zhouqu, Gansu. Kiam eksonis sireno, Yang Shengchao ne havis forton stariĝi, li sidis sur ŝtono malĝoje kaj mute rigardante la kadavron de sia filo en koto.

 

    Plena de ŝvito kaj koto, li sidis tie kiel skulptaĵo kaj tristo kaj maltrankvilo plenis en liaj okuloj. Soldatoj kiuj helpe elfosis, demetis la ĉapon kaj salutis al la ruino de domo kaj silentis por la forpasintoj.

 

    "Tre malfeliĉe!" konigis al mi la najbaro de Yang. La koto-ŝtona fluo forrabis dek familianojn de Yang. La kadavroj de liaj edzino kaj juna filo estis trovitaj hieraǔ, kaj nun oni serĉis lian pliaĝan filon.

 

    Yang loĝis en la vilaĝo kun poezia nomo, Plena Luno. En obskura nokto kelkajn tagojn antaǔe, torentoj kun koto-sablo kaj ŝtonegoj en momento englutis la belan vilaĝon. Postvivis nur pli ol 70 el la 700 loĝantoj de la 200 familioj.

 

    Je la deka horo, ploranta sireno eĥis super la kota tero. La koto-ŝtona fluo el la valo disŝiris la iam belan urbeton, alportante al ĝi senliman malĝojon kaj doloron.

 

    La montoj silentis kaj ploregoj konstantis. Iu mezaĝulino ploregante kuŝis sur la koto, ĉar ŝiaj familianoj estis enterigitaj tie. Bruligo de incenso, dancanta cindro, vino verŝita sur koton. Oni funebris pri siaj familianoj per la plej simpla metodo. Silento regis super la ventumilo-forma regiono, detruita de koto-ŝtona fluo, kaj pli ol 5000 lokanoj kaj savantoj silente staris apud rivero Bailongjiang.

 

    Soldatoj kaj Yang eklaboris de la 7a horo matene kaj fosis tri horojn. Post tri-minuta funebra silento ili denove ensaltis en kotan kavon. La kadavro de knabo estis pinĉita de lignaj tabuloj. Por konservi la tutecon de la kadavro, oni zorgeme depuŝis la koton, sen akraj iloj, ŝnure rompis la tabulon.

 

    Je la 12a horo, la suno forte brilis kaj la kadavro de la knabo estis finfine levita el la ruino. Oni kovris lin per littuko kontraǔ la sunbrilo. Yang bonordigis la veston de sia filo kaj enmetis lin en sakon. Sub arbombro la firmvola viro silente ploris.

 

    En funebraj tago larmoj versiĝis por foririntaj familianoj kaj faris la homojn pli firmvolaj.

 

    Eternan pacon al la forpasintoj kaj firman volon al la postvivantoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun k Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688