中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao refoje inspektis katastrofe plagitan Zhouqu
2010-08-27

de YAO DAWEI

 

    La 21-an kaj 22-an de aŭgusto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao refoje atingis Zhouqu por viziti la katastrofe damaĝitajn popolanojn, saluti oficirojn kaj soldatojn batalantajn kontraŭ la katastrofo kaj ĉeloke direkti laboron de danĝero-forigado kaj rekonstruado.

 

    Matene de la 8-a de aŭgusto, okazis terura koto-ŝtona fluo kaŭzita de fortega pluvado en Zhouqu-gubernio, Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. La 12-a horo tiutage, tien flugis ĉefministro Wen Jiabao kun koncernaj respondeculoj de la Ŝtata Konsilantaro.

 

    Laŭ informo, la koto-ŝtona fluo blokis Bailongjing-riveron kaj formis barlagon. Tiu katastrofo kaŭzis morton kaj vundon de multaj homoj, interrompon de elektro, trafiko kaj telekomunikado. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao tuj faris klarajn instrukciojn kaj postulis respondecajn departementojn de Guansu-provinco kaj la Ŝtata Konsilantaro garantii sekurecon de popolanoj, savi vunditojn kiel eble plej rapide, evitigi popolon for de danĝero kaj bone aranĝi vivon de tiea popolo; samtempe, oni devas science trakti la barlagon zorgante supran kaj malsupran fluon, dekstran kaj maldekstran bordojn de Bailongjiang-rivero, rapide reripari gravajn bazajn instalaĵojn, precipe remalfermi la vojon, refunkciigi instalaĵojn de elektro kaj telekomunikado, garantii transportadon de popolanoj kaj materialoj por forigi danĝeron; la liberiga armeo kaj armitaj policanoj devas subteni danĝero-forigon kaj doni helpon al lokaj popolanoj.

 


Konsolas Wen Jiabao knabineton katastrofe atakitan.  

 


Vizitado al familio de Wang Fangfang (maldekstre la unua) vespere de la 21-a de aŭgusto 

 


 Vizitas la ĉefministro serioze katastrofitan lokon la 22-an de aŭgusto.

 


La ĉefministro inspektas barlagan traktadon la 22-an de aŭgusto  

 


Sincera saluton al batalantoj en la serioza katastrofo-regiono la 22-an de aŭgusto

 


 "Saluton!Oficiroj kaj soldatoj kontraŭ katastrofo."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688