中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Lanterna Festo en Zuoquan, Shanxi-provinco
2010-05-04

de LIU YISEN

 

    La tradicia ĉina festo “Lanterna Festo” en la 15-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro havas la historion de pli ol du mil jaroj. Ĝi, 15 tagojn post la Printempa Festo, la plej grava por la ĉinoj, venigas la unuan nokton kun plena luno de la jaro, kaj post kiam la popolanoj celebris la feston, la Printempa Festo metis sian punkton.

 


Tamburado

 


Programero-prezentado

 

    Dum la ĉi-jara Lanterna Festo mi partoprenis en la celebrado de Zuoquan-gubernio, Shanxi-provinco, laŭ invito de la loka registaro. Grandioza estis la tiea festado konsistanta el dancado, akrobatado, ludado, luktado, tamburado, gongado ktp. Ĝenerale, la lokanoj komencis prepari la festajn programerojn ekde la pasinta aŭtuno.

 

Fajrejo kaj dancado 

 

    En Zuoquan ja komenciĝis la celebrado 2 tagojn antaŭ la Lanterna Festo kaj la agado ĝenerale daŭras 5-6 tagojn. Pli grava programero de la celebrado estas konstrui fajrejon, tiu ĉi moro furoras centre de la provinco. Por ĝin konstrui, oni unue faras brikan platformon kun truoj en 4 flankoj por ventumado. Poste, oni konstruas pagodforman fajrejon el karbobrikoj kunligitaj ekstere per fera drato, ene oni metas hejtaĵojn. En tio kuŝas scienco: la plej bone farita fajrejo havas formon de botelo kun malgranda bazo, barela, malpleventro kaj pinta supro. Tiel la fajrejo estas solida, kaj la hejtaĵoj ene povas komplete forbruli. La fajrejo aludas prosperon kaj viglecon. En la nokto de la Lanterna Festo vilaĝanoj sidas ĉirkaŭ la fajrejo por sin varmigi, ĝuante teatraĵojn kaj aliajn prenzentadojn.

 

Strato post neĝo 

 

    Dum la ĉi-jara festo neĝis en Zuoquan. Ruĝa fajro sur la fono de blanka neĝo aldonis pli densan etoson al la festo.

 


Prezentado de “Dorse porti bastonon” 

 


Ludi per la nazo blovinstrumenton

 

    Tage estis vigle en urbo. Amuzaj trupoj en festaj vestoj alvenis unuj post aliaj, alportante tondrajn tamburadon kaj gongadon. Estis aparta prezentado nomita “Dorse porti bastonon”, t.e. forta viro portas surkorpe feran subtenilon kovritan per vesto kaj kun fera stango pli alta ol la kapo, sur kiu estas kunligita 7-8-jara bela aktoro, kiu, en vesto de antikva ĉina teatro, staras sur plato kaj svigas siajn longajn manikojn sekve de la dancaj paŝoj de la portanto.

 

    Nokte estis vigloplena en vilaĝo. En la sekvanta vespero ni venis al mallarĝa strateto, tie lokanoj prikantis la novan vivon en la kamparo dum la lastaj jaroj pere de dancoj kaj kantoj en la loka dialekto.

 

 
Dancado
 


Dancado

 
 


Dancado

 

    De la 13-a ĝis la 17-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro la lokanoj celebris la feston, reciprokante prezentadon de la programeroj plej pompaj inter vilaĝoj por festado, por gajeco kaj por laŭdado.

 

Festa etoso superreganta 

 

En tiuj noktoj mi en Zuoquan-gubernio kvazaŭ en maro de kantoj kaj dancoj sate ĝuis petardon, tamburadon, gongadon, kantadon, dancadon… Sur stratoj ĉie vidiĝis lanternoj kaj homoj kun la mieno plena de ĝojo kaj feliĉo.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688