中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mi kaj Granda Bariero-rifo (III)
2010-04-08

Teksto kaj fotoj de YU YING

    Renkontiĝo de feliĉuloj

 

    Fakte Ben ne estas la unika feliĉulo en la Granda Bariero-rifo, ankoraŭ aliaj du personoj estas same feliĉaj kiel li. Aŭguste de 2009, la Granda Bariero-rifo invitis unu homon deciditan per lotado senpage vojaĝi en la loko por kvin semajnoj. Tiu feliĉulo rajtas inviti aliajn 3 akompanantojn kune vojaĝi. Baribie el Usono fariĝis la feliĉulino, ŝi kun sia edzo kaj la du filinoj venis al la insulo, kaj tiam ankaŭ mi venis.

 

   

 Ben,Bre kaj mi (meze)   Bre (la unua de maldekstre), Barbie (la tria de maldeskstre), Ben (la kvara de maldekstre) kaj la familianoj de Barbie 

 

    Iuvespere mi kuris sur Unu-arba Monto, kie mi renkontiĝis kun Ben, Bre kaj Baribei kaj liaj familianoj. Ni babilis ĝoje en la sunsubiro, kaj nomis la vesperon “Renkontiĝo de feliĉuloj”. En la babilado, mi informiĝis, ke Barbie kaj la familianoj hazarde renkontis Ben, kaj ili kune promenis al la monto, kie ili vidis min. Pro la renkontiĝo kun ili mi sentis la sunsubiron tiuvespere plej bela.

 

    ĝui la naturon

 

Mi (la unua de dekstre) kaj la kunvojaĝantoj  
    Pro neatingo de mia pakaĵo, en la unuaj du tagoj en la insulo mi ne havis ŝanĝeblajn vestojn, bankostumon kaj ĉiujn necesaĵojn…Tio iom min malagrabligis, kaj mi ne multe esperis de la ferioj. Tamen en la Granda Bariero-rifo, mi trovis, ke vi povas ĝui ĉion se vi amas la naturon.Tio por mi estis la plej granda rikolto en la insulo.

 

    Eĉ nun iuj demandis min, kial mi partoprenis en la aktivado?

 

    Kvankam mi elpensis multajn kialojn por tio, tamen neniam tuŝis la veran motivon -- sonĝo. En nia vivo sonĝo estas kiel stelo, kie ajn vi estas, ĝi brilas super vi, eĉ se vi fermas viajn okulojn, vi povas koncepti ĝian brilecon.

 

    Dankon al la okazaĵoj en mia vivo, dankon al miaj familianoj kaj amikoj, estas ilia amo, kiu helpis min veni al la loko. Kaj mi devas danki ankaŭ la Turisman Buroon de Queensland, kaj Charley, Violet, Mish, Katie, Emma…, sub ilia helpo mia sonĝo realiĝis, kaj mia vojaĝo en la Granda Bariero-rifo tiel belis.

 

Redaktoroj Zhao Xi kaj Chen Ji

 

    Pri la aŭtorino:

    Yu Ying, 26-jara, naskiĝis en Chongqing, okcidenta Ĉinio, sinsekve studis ĵurnalismon en la Ĉina Komunika Universitato kaj filman historion en la Pekina Instituto de Filmoj. Post diplomiĝo en Ĉinio ŝi studadis unu jaron en Francio. Nun ŝi estas direktorino de iu vestkompanio en Pekino.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688