中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mi kaj Granda Bariero-rifo (II)
2010-04-08

Teksto kaj fotoj de YU YING

 

    Koni la Grandan Bariero-rifon en aviadilo kaj sub la maro

 

    Nur post kiam mi staris sur la Granda Bariero-rifo, mi ekkonis ĝian mirindecon.

 


Antaŭ ekflugo

 


Surakva aviadilo.

 


La Granda Bariero-rifo etendiĝas
2000 km.
 

 

    Mi unuafoje vidis ĝian vastecon en la surakva aviadilo, kaj konis ĝian vivecon sub la maro, tamen estas malfacile por mi priskribi la percepton je la ekvido al la insularo. Kiam mi vidis la Grandan Bariero-rifon, ĝia imponeco kaj vasteco ege mirigis min. Ĝi havigis al mi eĉ iluzion kaj frakasis mian kutiman konon al la mondo.

 

    Hayman-insulo

 

    Antaŭ multaj jaroj iu riĉulo aĉetis insulon de la Granda Bariero-rifo, kaj konstruis hotelon tie. La hotelo nun estas unu el la plej bonaj en la mondo, kaj dank’ al la hotelo la insulo kelkfoje estas juĝita kiel la plej fama feriejo de la mondo kaj frekventata de riĉuloj kaj famuloj.

 


Plaĝo en Hayman

 


Arboj en Hayman 

   


 Birdoj en Hayman 

 


 Matenmanĝi en plaĝo de Azure-restoracio 

 

    Post veno al Hayman-insulo mi ekkonis, ke ĝiaj luksaĵoj ne estas tiuj modernaj instalaĵoj, nek ĝia naĝbaseno plej granda en la mondo, sed la maro, bosko, lagoj, mevoj kaj cignoj... oni povas ĝui matemanĝon en kvieteco kun tute malstreĉiteco en la naturo.

 

    Manĝi en Azure

 

    En Azure de Hayman mi vidis en mia vivo la plej belan matemanĝon el rondronda poĉita ovo, freŝruĝaj tomatoj, perfektfritita omleto, bongustaj fungoj.

 

Marmanĝaĵoj de Sails 
    Marmanĝaĵoj estas la plej bonaj manĝaĵoj en la insulo. En la restoracio Sails de Hanmilton, oni per 29 aŭstraliaj dolaroj povas gustumi bareleton da freŝaj salikokoj kaj aliajn markreskaĵojn.

    Transporti la pakaĵon per helikoptero

 

    En la tago, kiam ni iros al insulo Hayman, nia kunvojaĝanto Elsa deziris forlasi nin antaŭtempe, sed la laboranto erare sendis ŝian pakaĵon al Hayman. Por ne malfruigi ŝian forflugon, Katie tuj aranĝis helikopteron por repreni ŝian pakaĵon. Kian emocion ŝi havis, kiam ŝi vidis surteriĝi la helikopteron kun ŝia pakaĵo!

 

    La plej bona trejnisto de subakviĝo

 

 Subakviĝo en la Granda Bariero-insulo

    Por amantoj de subakviĝa sporto la Granda Bariero-Rifo estas dezirata loko. Estis feliĉe, ke tie mi provis miajn unuan subakviĝon, kaj dank’ al tio mi unuafoje subakve vidis la plej grandan koralan insulon de la mondo. Kaj pli feliĉe por mi estis, ke mia trejnisto de subakviĝo Peter estas unu el la plej bonaj trejnistoj en tiu flanko, li kuraĝigis min kaj donis al mi rilatan scion kaj memfidon, ke mi liberigis min de timo kaj ekĝuis la mirindecon de la sporto. Fakte dum mia unuafoja subakviĝo la plej granda defio ne estis la maro sed timo.

 

    Romantika amo inter Ben kaj Bre

 

 Bre kaj Ben
    Ben pro sia gajno de la okupo fariĝis feliĉa homo en 2009, kaj pro Ben multaj el ni konatiĝis ankaŭ kun lia amatino Bre.

 

    Bre naskiĝis en uson-kanada familio, ŝiaj gepatroj funkciigis kompanion pri somera kampado por studentoj. En granda domo de ŝia hejmo estis naĝejo, tablotenisa tablo kaj aliaj ludinstalaĵoj, kaj multaj bestoj, pro tio infanoj ŝatis viziti ŝian hejmon. Ŝi de sia infaneco jam multe vojaĝis kun siaj gepatroj. Esplorado, gimnazio, dancado kaj vojaĝo tiam fariĝis parto de ŝia vivo. Nur 22-jara ŝi jam havis vojaĝan sperton, kian multaj ordinaraj homoj ne spertis dum la tuta vivo.

 

    La 15-an de majo, 2005, la gepatroj de Bre forvendis la kompanion, kaj faris 4-jaran vojaĝon tra la tuta mondo kun siaj infanoj. Kiam ili venis al Kongolando, ili renkontiĝis kun Ben el Britio, kiu planas surgrimpi 5 plej altajn montojn de Afriko en 2008, kaj 5 fojojn partopreni en maratono en tiu kontinento kaj kolekti monoferojn por 3 bonfaraj organizoj. Por tiu plano li sin preparis 5 jarojn. Li fine plenumis la planon, kaj samtempe li rikoltis la romantikan amon, kaj dank’al lia vojaĝa sperto li fine sukcese gajnis “la plej bonan laboron de la mondo”.

 

    Ben jam akceptis intervujadojn de pli 150 amaskomunikiloj, en kiuj mi ne scias kiom da fojoj Ben kaj Bre rakontis sian amon. Bre jam duafoje ĝin ripetis al mi, ĉiam kun granda emocio, kaj ĉiufoje mi kaj aliaj estis infektita de ŝia ĝojo. Mi diris al Bre: “Kvankam hieraŭ mi jam aŭskultis la rakonton, tamen hodiaŭ mi ankoraŭ povas koncepti la saman romantikon.” Aŭdinte tion ŝi varme brakumis min.

 

    Mi aprobas la komenton de Bre pri Ben: li estas bonkora kaj havas eksterordinaran kapablon por ĝojigi aliajn. La vortoj kune kun ilia ĝojo profunde stampiĝis en mia memoro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688