中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mi kaj Granda Bariero-rifo (I)
2010-04-01

Teksto kaj fotoj de YU YING

 

La aŭtoro 
     Kie la sonĝo naskiĝis, tie ĝi realiĝos, ne forlasu ĉiun ajn sonĝon, ĉar sonĝo estas la lulilo de espero...

 

 La Granda Bariero-rifo
     La rakonto komenciĝis je engaĝ-afiŝo en la komenco de 2009: aŭstralia turismejo -- Granda Bariero-rifo (angle Great Barrier Reef) engaĝas gardiston en la tuta mondo. Komence la afiŝo ne vekis grandan intereson de la publiko, sed kun ĝia disvastiĝo al la tuta mondo, la afero ŝanĝiĝis. Fine entute 35 000 homoj sin anoncis por havi tiun postenon. Post unua-ronda selekto en la unuaj 3 monatoj, 50 kanditatoj el 22 landoj elektiĝis por la sekvanta selektado; en la sekvanta rondo oni elektis 16 personojn el tiuj 50 kandidatoj, kaj lastronde el tiuj 16 personoj nur unu kandidato sukcesis. Fine Ben Southall fariĝis la feliĉulo. Julie de tiu jaro li enloĝis en la ĉemara vilao de la insulo Hamilton kaj komencis sian servon kiel gardisto.

 

    Estas feliĉe, ke mi kiel unu el la 3 ĉinaj kanditatoj, elektiĝis en la unuaj 50 kandidatoj. En tiu tempodaŭro mi de tempo al tempo ricevis prizorgon kaj kuraĝigon de nekonatoj, tio, mi pensas, estas mia riĉa rikolto el la kandidatiĝo. Estas tute ekster mia atendo, ke en novembro de 2009, mi ricevis invitilon de la Turisma Buroo de Queensland, Aŭstralio, kiu invitas min vojaĝi al Granda Bariero-rifo. Kia granda donacaĵo!

 

    Granda Bariero-rifo kun longeco de pli ol 2000 k.m kaj 3000 insuloj grandaj kaj malgrandaj etendiĝas en la maro oriende de Aŭstralio. Ĝi estas la plej granda kaj bela korala insularo en la mondo, kiu ĉiam donas al la vojaĝantoj surprizon kaj freŝecon. Estas unuafoje por mi viziti tian belan kaj vastan insularon, kie mi havis tute unikan sperton kaj la tagoj en la insularo estas tiel neforgeseblaj...

 

    La 6-monata vivo de gardisto

 

    Antaŭ unu jaro, kiam la Turisma Buroo de Queensland deklaris, ke la gardisto enloĝos en la ĉemara vilao de la insulo Hamilton, oni dubis, ke li havos "la laboron plej bonan en la mondo". Ili konjektis, ke la gardisto vivos solecan kaj enuan vivon en akompano de la maro. Sed Ben, kiu fine gajnis la okupon, eĉ ĉe la fino de sia 6-monata oficperiodo ankoraŭ esploris la belan pejzaĝon de la Granda Bariero-rifo, kaj la insulo Hamilton, kie li loĝas, estas la plej plaĉa kaj gustoplena insulo en Whitsunday-insularo.

 


Catseye-plaĝo

   


Sunsubiro sur la Unuarba Monto

       


Sunsubiro ĉe la maro 

   


Papago ĉe la balkono

  

 

    Whitsunday-insularo kun 74 insuloj estas la plej brila perlo en la marareo de la Granda Bariero-rifo. Ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn mondfamajn pejzaĝojn de la insuloj de la Granda Bariero-rifo, kaj Hamilton situante centre de Whitsunday-insularo estas ĝia plej fama insulo. Ĝi estas tiel malgranda, ke oni en 4 horoj per veturilo uzata en golfejo jam povas veturi tra la insulo, tamen ĝi havas ĉiujn modernajn instalaĵojn kiel flughaveno, haveno, 5-stela hotelo, parko, hospitalo, belig-salono, gimnastejo, kaj ĝuste pro ĝia malvasteco oni facile interkonatiĝas unu kun alia. Krom tio, al ĝi ne mankas amuzoj: surfotabulado, surmara-motorado, golfludo, surmar-aviado, pafado… Tiuj modernaj aparatoj tute ne influas la originan idilian etoson de la insulo, kie pleniĝas sunbrilo, aŭdeblas birdkantoj, ridoj kaj marbruo.

 

    Kurado en mateno kaj rigardo de la sunsubiro

 

Mi kaj koalo Waldo

Veturo per la velŝipo Ragamuffin 
     Reef-View-hotelo estas simbola konstruaĵo de Hamilton-insulo. En ĝia 14-a etaĝo estas mia ĉambro, kie mi povas vidi la belan Catseye-plaĝon sidante ĉe la lito. Matene mi vekiĝis en pepado kaj kantado de birdoj kaj papagoj kaj kuris en palmaro, kaj vespere iris al haveno aŭ la Unuarba Monto por rigardi la sunsubiron. Tio ja estis granda ĝuo.

 

    Mi kaj koalo Waldo

 

    En la kafejo Koala-Geallery oni povas gustumi la plej bongustan omleton kaj sin foti kun la “mastro” koalo Waldo. Komence mi timis, ke ĝi vundis min per siaj akraj ungoj, sed kiam la laboranto metis ĝin en miajn manojn, tuj forkuris la timo: Waldo sidiĝis kun grasaj postvangoj en miaj manoj, kaj tiel nature per siaj brakoj brakumis min kiel kvieta bebo, tiam kiu povas rifuzi doni al ĝi sian amon!

 

Redaktoroj Zhao Xi kaj Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688