La 16-an de januaro: Helpado el diversaj lokoj
Veninte el la golfejo, kiu antaŭe apartenis al riĉuloj kaj nun servas kiel “hejmo” por rifuĝintoj. Tie kolektiĝis 10-15 mil homoj tage kaj la nombro kreskis al 50 mil nokte. Hodiaŭ mi ekdistribuis akvon.
La homoj loĝantaj en rifuĝejoj jam organizis komisionojn por administri aferojn en tiuj lokoj. La komisionoj estas ŝajne iom multaj, ĉar iujn oni ne bezonas, efektive. Alie, ili iam ne akorgiĝis unu kun aliaj dum laboro. Malfeliĉe, kiam mi distribuis akvon, okazis intensa konflikto pro kiu komisiono devas respondeci pri akvo-distribuado.
Ĉiutage multaj homoj min demandis, kion mi donos al ili, kion mi faras ĉi tie, kial nur mi sola laboras ĉi tie, kiam multaj homoj bezonas helpon en la setlejo proksima al ilia hejmo, ktp. Mi ne estas Dio. Mi diris al ili, ke ni distribuas akvon ĉi tie, kaj gigantaj helpoj svarmas el diversaj lokoj al tiu ĉi lando. Mi konigis al ili, ke mi laboras en la lokoj plej atentataj, nur tiele oni povas helpi pli da homoj en mallonga tempo. Sed mi ne forgesos ilin, kaj ni pene laboradas laŭ nia ebleco.
Ĉi-vespere, la grupo de OXFAM venis al ni. Kun la grupanoj ni kune laboris en Cap Haitien, norda Haitio. Ni ilin trejnis kaj intime laboris kun ili, por ke ili kapablu en urĝa savado. Nur tiele, ili povos esti lertaj por tuja agado, kiam katastrofo atakis. Jen bela fino de la tago.
|
Tranoktado en libera ĉielo | Antaŭ hieraŭa noktomezo aŭdiĝis bruegoj ekster nia domo, mi iam, kun naiveco, prenis ilin por fajraĵoj. Oftis raportoj pri rabado. Post ĉi tagmezo, mi vidis du kadavrojn forlasitajn surstrate. Oni diris al mi, ke lokanoj ilin murdis, ĉar ili ŝtelis kaj rabis. Je la 10-a vespere ekis nokta elirmalpermeso dekretita neoficiale.
La 17-an de januaro: Espero al morgaŭ
Oni certigis, ke ĉi tie la tago pasis ne laŭ la volo. Hieraŭ, ni fintraktis ĉiujn detalaĵojn. Hodiaŭ, ni planis pasigi la tagon sen problemo. Tio estas grava tago por ni: ni plenigos du akvosakojn faritajn hieraŭ kaj la trian farotan hodiaŭ, poste distribuos 100 mil litrojn da akvo al tiuj, kiuj bezonas.
Tagmeze mi atingis la golfejon. Kamiono alportis 5 mil litrojn da akvo kaj ĝin verŝis al la akvujon konstruitan hieraŭ. Post rapida riparado de difektita akvujo, ni komencis labori, ĉar diversaj flankoj aspektis en bona ordo. La unua ricevanto de akvo estis knabo, kiu ŝajnis ne scii kion fari, forte tenante malgrandan blankan ujon. Momenton poste, akvon ricevis ĉiuj homoj laŭvice atendantaj. Ni tre ĝojis, ke nia laboro fruktodonis.
Mi postulis dekkelkajn kamionojn da akvo al la loko, kie ni laboras. Nia taĉmento jam starigis komisionon, kiu respondecas pri ĉiuj akvo-provizadaj stacioj. Ni longe atendadis kamionojn alportantajn al ni akvon. Bedaŭrinde, neniu alvenis. Ne nur akvo estas urĝe bezonata, sed ankaŭ benzino serioze mankas. Sen la lasta, oni ne povas transporti la antaŭan. Ni havis alion por fari ol transmeti tiun ĉi ege malesperigan informon al la komisiono, kiu konigos tion al la homoj atendantaj akvon.
La nombro de niaj grupanoj kreskis de 4 en la vespero de mardo al 21. Hodiaŭ, la kolegoj de OXFAM nin atingis de la Dominika Respubliko, Anglio kaj Meksikio. Ni kune povas fari grandajn aferojn. Kaj samtempe, ni devige vizaĝas al iuj problemoj, ekz., neniu neceseja kuvkompleto funkcias ordinare, mankas al ni kuiriloj, uzebla akvo estas ege limigita ktp.
Morgaŭ, nova tago. Mi esperas, ke morgaŭ ne estos malfacilaj problemoj, kaj ni havos 100 mil litrojn da trinkakvo!
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)
|