En la fino de julio 2009, Helen Hawking, 36-jara, venis de Britio al Haitio por rekonstruado post uragano. Spertinte la seriozan tertremon okazintan en Haitio la 12-an de januaro 2010, ŝi detale priskribis en taglibro siajn travivaĵojn, unuajn reagojn kaj la sekvantan savadon el diversaj lokoj de la mondo.
La 12-an de januaro: Koŝmaro surprize atakinta
Tio estis ordinara tago en la oficejo: telefona kunveno, raporto-verkado, batalado kontraŭ moskitoj, kiuj nin ĝenas de tempo al tempo... mia horloĝo montris, ke 10 minutojn poste estos tempo, ke oni finos sian laboron. Subite, sen ajna antaŭsigno, aperis etaj tremoj sub la piedoj, kaj ilin sekvis tuj forta skuado. Mi kuris al la pordo, sed mi ne povis eldomiĝi. Mi kaŝis min sub tablo kaj tenis la tablosurfacon supre por protekti mian kapon, esperante, ke la tablo povos elteni premon de la du etaĝoj falontaj. “Ĉu mi povos esti savita, se mi estos enterigita sub la ruino peza je kelkaj tunoj?” “Ĉu tio estos fino de mia vivo?”
Finiĝis la forta skuado kun rapideco kiel tertremo, ĉio revenis al kvieteco. Mi, kun la kapo kaj vizaĝo plenaj de polvo, barakte krablis el brikrompaĵoj de sub la tablo kaj kuris eksteren al sekura strato. Oni svarmis sur strato en paniko, iuj ploris, aliaj estis vunditaj kaj triaj nur silentis. Oni tuj faris kalkulon de niaj grupanoj surkampe, kaj trovis, ke iu kolego estis enterigita sub brikrompaĵoj kaj la aliaj estis vivantaj. La kolegoj lin elsavis kaj transportis per pordotabulo al hospitalo plej proksima. Tiam, li estis sveninta kaj nelonge poste forpasis en la hospitalo. Fakte, multaj hospitaloj jam falis. Loĝdomoj, lernejoj, oficejoj kaj aliaj lokoj, kiuj nin akompanis en la vivo, ja fariĝis la plej granda danĝero.
Aŭtoj estis forlasitaj surstrate kaj la vojoj -- okupataj de falintaj muroj, konstruaĵoj kaj telegrafaj fostoj, detruitaj veturiloj. La vojo al la hejmo ŝajnis ege longa. Ni silente pasis tra homfluoj, iuj el ili preĝas, aliaj ploras kaj triaj histeriiĝas. Tio estis vera koŝmaro. Ni devigite piediris multe ĉirkaŭ benzinstacio jam eksplodinta kaj ankoraŭ bruanta. Amaso da homoj ploregis ekster falinta konstruaĵo, la marko sur ĝia detruita muro montris, ke tio estis universitato.
Komunikado estas tre malfacila precipe en urĝa situacio. Telefona reto estis difektita aŭ ne povis elteni pezan ŝarĝon, pro tio oni neniel povis scii, ĉu amikoj estis sanaj kaj sekuraj. Kaj mi ne povis konigi al la familianoj, ke mi ankoraŭ vivas, nur esperis, ke ili informiĝos pri la tertremo en la sekvanta tago. Ni ne sciis, kie oni suferis multe de la tertremo kaj kion oni faras en aliaj lokoj de la lando.
La 13-an de januaro: la urbo skuita
Hieraŭ vespere, ni piediris hejmen en mallumo, dormis, precize dirite, mi kuŝis en vaka loko trovita kun penado en ĝardeno aŭ apud muro aŭ konstruaĵo, kiuj ne povis nin premi, falinte. Tie min kuŝante sub la hela nokta ĉielo plena de trembrilantaj steloj, mi spertis posttremojn okazintajn de tempo al tempo en la tuta nokto. Venis de malproksime laŭtaj kantoj, aplaŭdadoj kaj krioj, kiuj malhelpis al mi endormiĝi. Tio estis loka preĝejo, mi supozis. Kaj ankaŭ la juna koko konfuzita de la tertremo senĉese kokerikis dum la tuta nokto, eble, ĝi volis nin sciigi, ke ĝi vivas ankoraŭ!
Hodiaŭ ni revenis en la oficejon tuj ĉe la tagiĝo, pasante preter la falinta hospitalo, preter la viro ploranta pro morto de la infano, li senĉese ripetadis, ke lia infano mortis, brakumante la de li profunde amantan infanon en la sino. Ni preterpasis homojn vunditajn, kiujn metis parencoj sur pordoplatoj, tapiŝoj aŭ sur ajnaĵoj povantaj servi kiel provizora portilo por transporti ilin al medicina establo.
Ni 6-foje iris kaj reiris sur stratoj. Ĉiufoje ni vidis novajn kadavrojn, iuj el kiuj estis kovritaj per tolo, aliaj -- rigide kaj kurbe enterigitaj sub ruinoj, kiuj kovris tiun ĉi urbon. Mi ne klaris, ĉu iliaj familianoj sciis, kie ili estas kaj ke ili ne povas plu hejmenreveni. Oni ne sciis kiom da homoj mortis, perdiĝis, suferis de la katastrofo post la 7.3-grada tertremo, eĉ ne eblis fari krudan kalkuladon pri tio.
En la ĝardeno Canape Vert centoj da homoj sidis surstrate kaj puŝiĝadis en malgranda spaco. Malbonaj odoroj de urino kaj feko plenigis la aeron. Kun tempopaso la odoroj el kadavroj kaj rubo pikis la nazon.
Superbazaroj estis detruitaj, prirabitaj aŭ fermitaj pro paniko. Unikaj manĝaĵoj, kiujn ni trovis, estis malbongustaj fruktoj venditaj de virinoj ĉe strato. La prezo de akvo multe altiĝis. Mankis manĝaĵoj kaj trinkebla akvo. Mi ne sciis, por kiom da tagoj la manĝaĵoj rezervataj hejme nin vivtenos, eble ili sufiĉos al ni por nur 2-3 tagoj. Supervivantoj en granda paniko serĉadis ĉie siajn familianojn. Mi timis, ke okazos tumulto pro manko de manĝaĵoj. Haitianoj ne kulturas grenon en la lando mem.
Ni ĉeestis la kunvenon de la membroj de OXFAM. Tio estas malgranda societo, tamen, dum la tertremo 7 el niaj kolegoj perdis sian hejmon, kaj la domo de multaj niaj kolegoj estis detruitaj diversgrade. Pro senĉesaj posttremoj, dormi en lito fariĝis danĝera afero, kaj haitianoj plejparte akceptis la proponon dormi surstrate.
Nia societo partoprenis en diversaj kunordigaj komisionoj por kolekti nunajn cirkonstancojn de Haitio. Ni proponis, ke niaj kolegoj, kiuj ne laboris en la kuranta semajno, elfosu homojn ankoraŭ vivajn sub ruinoj.
Ni kune kun unitoj pri akvo, medio kaj higieno ĉeestis rilatan kunvenon por kunordigi akvo-provizadon kaj kontentigi median, medicinan kaj kuracan bezonojn. En urĝa situacio multaj organizoj donis helpadon, do oni bezonis kunordigon en laboroj por lukti ŝultro ĉe ŝultro.
Homfluoj kunportantaj valizojn fuĝis el tiu ĉi urbo kaj svarmis al la Dominika Respubliko aŭ al aliaj lokoj de Haitio por serĉi rifuĝon ĉe parencoj kaj amikoj.
Ĉi-nokte, la tero daŭre tremadis de tempo al tempo. Mi sentis vomemon. Kaj en la nokto pli frostis. Tie estis iom friske, sed ne kiel en malvarma januaro en Anglio. Ĝuste antaŭ la noktomezo, aroj da homoj frapitaj de konsterno kuris antaŭ nia domo, ilin kaptis la paniko, ĉar oni diras, ke alvenos cunamo. Ili kuris al montoj por rifuĝo. Ekpluvetis. En Portoprinco mi pasigis la duan nokton sub plena ĉielo.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua |