中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tropikaj vegetaĵoj belaj kaj kuriozaj en Xishuangbanna
2010-01-15

de QU MINGGUANG

 

 

   

   

   

             

 

 

 

 

 

             

 

 

 

 

             

 

 

 

 

    En la Taj-nacia Aŭtonoma Subprovinco Xishuangbanna en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas loko, kiun turistoj nepre devas viziti. Ĝi estas la Xishuangbanna-a Botanika Ĝardeno, en kiu ĉarmas tropikaj vegetaĵoj belaj kaj kuriozaj.

 

    La ĝardeno sidas en Mengla-urbeto de Mengla-gubernio je 96 kilometroj for de la ĉefurbo Jinghong de la subprovinco. La loko portas ankaŭ la nomon “Lagenaria Insulo”, sur kiu situas la ĝerdeno.

 

    Iniciatite de fama ĉina botanikisto prof. Cai Xitao, la ĝardeno kun areo de 900 hektaroj estis konstruita en 1958. La tiea humida kaj varma klimato liveras bonajn kondiĉojn por kreskado de tropikaj vegetaĵoj. Hodiaŭ sur la insulo prosperas pli ol 3 mil tropikaj kaj subtropikaj vegetaĵoj ĉinaj kaj alilandaj. Ĝi estas grava botanika ĝardeno de tropikaj vegetaĵoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    En la ĝardeno multas kuriozaj vegetaĵoj, kiaj majtenuso (Maytenus hookeri), el kiu oni povas ekstrakti medicinaĵon kontraŭ kancero; drakarbo, ĉefa materialo de “sankta medicinaĵo helpa al sangocirkulado”; paraŝoreo (Parashorea chinensis), 30-40 metrojn alta, unuaklasa protektata vegetalo de la ŝtato; floroj, el kiuj oni povas ekstrakti valorajn parfumajn materialojn...

 

    En la ĝadeno ĉarmas ankaŭ multaj kuriozaj floroj kaj arboj, kiaj maljuna banjano, kiu unusole faras arbaron per siaj branĉoj; aromaj bambuoj, per kiuj taj-oj preparas gluecan rizaĵon ege bongustan; “horloĝaj floroj”, kiuj floras kaj malfloras sekve de la leviĝo kaj malleviĝo de la suno; “misteraj fruktoj”, kiuj dolĉigas acidan guston; ananaso, kies maljunaj trunkoj floras kaj fruktodonas; mimozo, kies folioj kuniĝis je tuŝo; lotusreĝo, kies folio kun diametro de pli ol unu metro povas teni la pezon de pli ol 20 kilogramoj kaj ne sinkas, kiam infano laŭvole ludas sidante sur ĝi... La tieaj vegetaĵoj estas tiel multspecaj kaj mirindegaj, ke la okuloj de vizitantoj estas konfuzitaj.

 

    Tie oni povas ne nur apreci milojn da kultivaj vegetaĵoj, sed ankaŭ eniri en primitivan pluvarbaran valon. La tiea flaŭro havas almenaŭ 5 tavolojn. La plej alta estas paraŝoreoj; la meza -- altaj kaj rektaj arboj; iom malsupraj -- antocefaluso (Anthocephalus chinensis); la malsupraj -- arbedoj kaj hederoj longaj je centoj da metroj; kaj la bazaj -- herboj, muskoj k.a.

 

    Nuntempe, la ĝardeno de tropikaj floroj kaj tiu de tropikaj vegetaĵoj en Xishuangbanna altiras al si ĉiutage grandan nombron da turistoj, kaj estas vidindejoj ege ŝatataj de turistoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688