中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
‘Knabino-kuracistino’ de ujguroj
2010-01-15

de MAO YONG

 

    “Mi estos ĉiam ‘knabino-kuracistino’ de ujguroj kaj daŭre servos por diversnaciaj popolanoj.” Tion diris al samlokanoj Liu Yulian, vicdirektoro de la Hospitalo de Erbao-urbeto, en Hami de Xinjiang, reveninte post partopreno de la kunveno por honori modelojn kontribuintajn por naciaj solidareco kaj progreso kaj de celebrado de la Nacia Festo.

 

Liu Yulian (maldekstre) interparolas kun vilaĝano Ayati. 
    Liu Yulian vivis 44 jarojn en Erbao-vilaĝo. Ŝi prenis sur sin la pezan taskon protekti la sanon de la pli ol mil vilaĝanoj.

 

    Erbao estas tipa vilaĝo de ujguroj. En ĝi loĝas 330 familioj kun 1092 homoj, inter kiuj 26 el 5 familioj estas hanaj. Al la vilaĝo tre mankas akvo-resurso kaj kultureblaj kampoj, kaj la pokapa agro estas malpli ol 2 muoj (15 muoj = l hektaro).

 

    Tamen la vilaĝo bone faris la laboron pri medicino kaj higieno en la pasintaj 40 jaroj: ĝi iris en la unuaj vicoj de la aŭtonoma regiono en ekstermo de malutilaj pestoj kaj fiinsektoj, unuagrada kooperativa kuracado, ĝeneralaj ekzamenado kaj kuracado de pulma tuberkulozo, kaj forigo de variolo en 1960-1970-aj jaroj; en disvastigo de publika higieno, laŭplana imuneco, prevento kaj kuracado de kontaĝaj malsanoj, sanprotekto de virinoj kaj infanoj, kaj gvidado pri naskolimigo en 1980-1990-aj jaroj, kaj en novtipa kooperativa kuracado en la kamparo; kaj prevento kaj regado de altpatogena birdgripo en la lastaj du jaroj.

 

Liu Yulian mezuras sangopremon por vilaĝano.
    Multaj kamparanoj en Erbao kaj najbaraj vilaĝoj ne scias la nomon Liu Yulian, tamen kiam oni demandas pri “knabino-kuracistino” ili tuj fiere respondas: “Estas tiu hana kuracistino en blanka robo.”

 

    Liu Yulian estas nobla kuracistino. Ĝenerale ŝi preskribas medikamentojn al malsanulo nur por du tagoj kaj por observi staton de la malsano post preno de medikamentoj kaj por monŝparado. Por kuraci ordinaran malvarmumiĝon oni bezonas pagi nur malpli ol tri juanojn. Se malsanulo bezonas penicilinon aŭ alian antibiotikon, ŝi injektas ankaŭ iom da medikamenta likvaĵo en muskolon de la malsanulo post haŭto-provo, kaj ekfaras intravejnan perfuzon post konstato pri tio, ke ne aperis anafilaksia reago en korpo de la malsanulo. Krome ŝi restas ĉe la malsanulo ĝis finiĝo de la intravejna perfuzo.

 

Liu Yulian faras injekton al malsanulo.

    Vespere de printempo, 1966, helpante sian patrinon prepari vespermanĝon, 17-jara nudpieda kuracistino Liu Yulian subite aŭdis urĝan pordofrapadon kaj krion kun ploro “kapdoloro! Kapdoloro!” Liu Yulian kaj ŝiaj familianoj tuj eliris el sia domo kaj kuŝigis la malsanulon sur la liton. Liu mezuris temperaturon de la malsanulo kaj trovis, ke ties temperaturo estis 40˚C. Liu ne kredis pri tio kaj faris la mezuron refoje kaj konstatis, ke lia temperaturo vere estis 40˚C.

 

   

Tio tre maltrankviligis Liu Yulian. Ŝi kaj metis malsekan tualettukon sur lian frunton kaj faris kontraŭfebran injekton al li. Timante, ke la filino ne kapablas kuraci la malsanulon, la patrino proponis sendi lin en hospitalon. Tamen tiu neniel konsentis. Liu povis nur doni kontraŭfebran medikamenton al li, kiu iom post iom malstreĉiĝis kaj la ĝemo malaltiĝis.

 

    Nudpiedaj kuracistoj viglis en lasta periodo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ĝenerale tiaj kuracistoj ne ricevis oficialan trejnadon pri medicino kaj estis duonkamparanaj kaj duonkuracistaj. Tamen ili multe kontribuis por medicia laboro en la kamparo. Tiam Liu Yulian laboris kiel nudpieda kuracisto jam 5 jarojn. Junie de 1971 Liu Yulian havis ŝancon ricevi sisteman trejnadon en la loka hospitalo de aerarmea lernejo kaj posedis teknikon pri akupunkturo. Kamparano Yusufu Maimaiti suferis de astmo kaj tiroido-tumoro multjare. Li multfoje vizitis lokajn hospitalojn kaj liaj malsanoj ne mildiĝis. Post du-monata kuracado de Liu Yulian per akupunkturo kaj medikamentoj lia astmo multe mildiĝis, kaj lia tiroido-tumoro iom post iom moliĝis kaj fine malaperis. La maljunulo ĝoje diris: “La knabino estas eksterordinara!”

 

 Liu Yulian helpas malsanulinon Saniha.
    Intervjuate, ujguroj en Erbao kaj najbaraj vilaĝoj tiel laŭdis Liu Yulian : “La knabino ne nur posedas bonan kuracarton, sed ankaŭ estas bonkora!” “Ŝi vizitas memvole la malsanulojn, kiam ili bezonas ŝin, kaj neniam petas pagon por hejmovizito kaj kuracado!” “Anstataŭ pago por preno de sangopremo kaj injektado ni nur diras la ŝi dankon...”

 

    En la pli ol 40 jaroj Liu Yulian kuracis malsanojn de 300 mil homfojoj, pagis 35 mil juanojn por malriĉaj malsanuloj kaj donacis al malriĉaj lernantoj en la vilaĝo lernoobjektojn kun valoro de pli ol 6 mil juanoj.

 

    Kvankam Liu Yulian havis nur magran enspezon, tamen en la pasintaj kelkdekoj da jaroj ŝi ofte pagis por malsanuloj de kelkaj ĝis kelkdekaj juanoj. Ŝi diris: “Ĉiuj volonte helpas la malriĉajn kamparanojn, minacatajn de danĝero.”

 

    Liu Yulian diris, ke ŝi estas ĝoja vidante la fidoplenajn rigardojn de malsanuloj, aŭdinte la la elkoran saluton de la vilaĝanoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688