de GESANG DAWA
|
Akceptinte operacion de katarakto Sangjie Danzeng (dekstre) tre ĝojas pro vido de sia malnova amiko. |
|
|
Kuracistoj faras operacion por suferanto de katarakto. |
En la 27-29-a de oktobro kuracistoj de la Lhasa-a Hospitalo por Konvalesko de Okuloj sub la Fonduso por Helpi Tibeton faris operaciojn de kataraktekscizo por 100 kamparanoj kaj paŝtistoj en Linzhou-gubernio, Tibeto, kaj ili denove ricevis perditan vidkapablon.
Ekde 1993 la fonduso praktikas la planon “Agado por Ricevi Perditan Vidadon” por senpage ekscizi kataraktojn kaj enmeti artefaritajn kristalinojn por malsanuloj de katarakto en landlimaj malriĉaj regionoj. Ĝis nun 30 mil suferantoj de katarakto akceptis senpagan operacion.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|