中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Liu Shuwei: profesoro helpanta kamparanojn
2009-11-03

de ZHAO FEI

 

    S-ino Liu Shuwei, direktoro de la Centro por Studo pri Ĉinaj Entreprenoj de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio, estis elektita kiel 2002-jara ekonomia persono de la Ĉina Centra Televida Stacio kaj persono de “Kortuŝita Ĉinio” pro tio, ke ŝi malkovris falsadon de iu akcia kompanio. Komence de 2008 la asocio por antaŭenpuŝi konstruadon de malnovaj revoluciaj regionoj de Ĉinio petis afablan kaj vaste konatan Liu Shuwei fari realajn aferojn por la vilaĝo Nanjiushui, unu el la malnovaj revoluciaj regionoj restantaj malriĉaj. Pro tio, Liu Shuwei venigis al la malgranda vilaĝo eminentajn fakulojn el la kampoj ekonomia, scienc-teknologia, agrikultura, meteorologia, k.a. kun la espero bonhavigi kaj civilizi la vilaĝon, serĉi novajn rimedojn por disvolvi la kamparon kaj ĝin disvastigi en la vasta kamparo en meza kaj okcidenta Ĉinio.

 

    Liu Shuwei iam lernis ĉe s-ro Chen Daisun, fama ekonomikisto, kiu en sia instruado plurfoje diris, ke ekonomiko estas ja destinita por praktikado. Tion Liu Shuwei neniam forgesis. Laŭ ŝi, ne eblas ke intelektuloj konas kamparanojn en legoĉambro, kaj la antaŭaj devas partopreni en la konstruado de la novaj vilaĝoj.

 

   Akvo kaj elektraj hejmaj aparatoj

 

 Vilaĝo Nanjiushui kun 65 familioj en la profundo de Taihang-montaro

 

    Veturi de Pekino al la vilaĝo Nanjiushui de Xingtai, Hebei-provinco, bezonas 7 horojn. La vilaĝo kuŝas en profunda montaro, kaj al ĝi mankas akvo dum la tuta jaro. La vilaĝanoj trinkas kaj uzas ekskluzive font-akvon. La problemo pri bano kaj vizito al necesejo ĉagrenis la loĝantojn jam multajn jarojn pro manko de akvo. La tieaj necesejoj sentegmentaj el ŝtonoj estis ĉiam ventolataj. Baniĝi estis neimagebla por la tieaj vilaĝanoj. Maljunuloj, ĝenerale dirite, sin banis foje duonjare, kaj la gejunuloj devis veturi al publika banejo en urbeto. Vilaĝ-estro diris, ke estis tre maloportune por la vilaĝanoj sin bani, la pago por busado estis 6 juanoj, por baniĝo 5 juanoj, kaj entute 11 juanoj (egale al 1.5 usonaj dolaroj). Oni povas diri, ke tio estas lukso por plejparto de la vilaĝanoj.

 

    La vivkondiĉoj de la Nanjiushui-anoj estis neimageblaj por Liu Shuwei en la kabineto. Cele stimuli enlandan konsumadon kaj la ŝtato rabate vendas elektrajn hejmajn aparatojn en la kamparo. Tion ŝi tre aprobis, opiniante, ke televidilo, klimatizilo, fridujo kaj lavmaŝino povas faciligi la homan vivon, sed nur post kiam ŝi venis al la vilaĝo Nanjiushui, ŝi sciis, ke fridujo kaj lavmaŝino ne estas necesaj al la vivo de la vilaĝanoj. La tieaj kamparanoj manĝas ĉiutage freŝajn legomojn, pro tio ili ne bezonas fridujon, ili uzas lavmaŝinon nur vintre; Nanjiushui estas somerumejo, do klimatizilon ne bezonas la lokanoj. Ŝi diris, ke aĉeti lavmaŝinon kaj aliajn elektrajn aparatojn malofte uzatajn en ĉiutaga vivo vere estas luksado, sed sunenergiaj aparatoj estas necesaj por la tieaj kamparanoj.

 

 Sunenergiaj instalaĵoj
    Tuj Liu Shuwei kontaktiĝis kun Huang Ming, prezidanto de la Huangming-a Sunenergia Grupo, Wang Jianlin, prezidanto de Wanda-Grupo de Dalian, kaj Guo Guangchang, prezidanto de la Fuxing-a Industri-Komerca Grupo, ili kune kolektis monon por konstrui publikan ekologi-higienan instalaĵon en la vilaĝo Nanjiushui, inkl. de sunenergia banejo kaj senpolua akvopuriga tualetejo. Pere de tio oni ne nur faris bazon por ekspluati ekologian turismadon, sed ankaŭ faciligas la vivon de la lokanoj, kaj finis la historion de Nanjiushui pri tio, ke oni devis veturi al urbeto por baniĝi. Vilaĝa respondeculo Li Quan diris kun emocio: “Ni ne povis pensi eĉ en sonĝo, ke ni vivas nun samkiel urbanoj.”

 

   Koncepto pri komercaĵoj eniris en la kamparon

 

    Sekvis la tasko de Liu Shuwei gvidi la 65 kamparanajn familiojn al bonhaviĝo kaj pliigi ilian enspezon. Post esplorado ŝi rimarkis, ke la tiea primara natura medio taŭgas por kulturi nuksarbojn. Sed antaŭ du jaroj pro manko de scioj sciencaj kaj teknologiaj, vilaĝanojn trompis falsaj semoj, kaj nur 1/2 da kultivaj nuksarboj postvivis. La vilaĝanoj suferis grandan perdon.

 

    Je tio, Liu Shuwei petis, ke Jia Kegong, tiukampa fakulo kaj profesoro de la Ĉina Agrikultura Universitato, persone selektu 8 mil bonkvalitajn nuksarbidojn, ĉiu el ili kostis 9 juanojn.

 

En la hejmo de la vilaĝa estro 

    La arbidoj estis alportitaj en la vilaĝon, sed la vilaĝanoj ne tiel ĝojis kiel Liu Shuwei atendis. Vilaĝestro Sun Nengjian diris, ke ili maltrankvilas unue pro la timo, ke la nuksarbidoj estas falsaj, due pro ilia kosto de tiuj nuksarbidoj pli alta ol la ordinaraj je 2 juanoj por unu, alie pro tio, ke tiuj bonkvalitaj arbidoj riskas esti ŝtelitaj. Tio montris, ke la vilaĝanoj ne tiel fidas al tiuj bonkvalitaj arbidoj kiel Liu Shuwei. La tempo urĝis, en la komenco de aprilo oni nepre devis enplanti la arbidojn. Pro tio, Liu Shuwei aĉetis tiujn novajn arbidojn kaj ŝarĝis sur sin la riskon. Ŝi interkonsiliĝis kun la vilaĝanoj, ke ili pagos sian ŝuldon, kiam ili gajnos monon per la fruktoj donitaj de tiuj nuksarbidoj. Tiele, la vilaĝanoj tuj dividis la arbidojn.

 

    Dum sia helpado por bonhaviĝo de Nanjiushui-anoj, Liu Shuwei ne forgesis levi ilian konscion pri firma teno de la kontrakto. Ŝi oficiale subskribis kun ili ĉiuj la kontrakton, ke ŝi pruntedonis por ili 7 juanojn po unu arbido kaj ili mem nur 2 juanojn. Liu Shuwei diris kun sincereco, ke ankaŭ ŝi, ordinara instruisto, havis malfacilon por donaci arbidojn kostantajn je 56 mil juanoj, pro tio ŝi nur pruntedonis al ili tiun sumon. Plie, ŝi volis pere de tio levi ilian ideologion pri kontrakto.

 

   Katastrofoj neatenditaj

 

 Liu Shuwei gvidas lernantojn observi vivkondiĉojn kaj kutimojn de sciuroj por serĉi bonan rimedon por ilin bridi.
    Junie de la sama jaro la nuksarbidoj bone kreskis, 99% de ili postvivis kaj iuj el ili fruktodonis kvankam ne venis la tempo de maturiĝo. Pri tio Liu Shuwei ege ĝojis. Tamen, ekster ŝia atendo, sciuroj faris katastrofon la plej grandan al la vilaĝanoj. Liu Shuwei propraokule vidis, ke sciuroj formanĝis ĉiujn foliojn de la nuksarboj. Tiuj sciuroj apartenas al la duaklasa animalo protektata de la ŝtato. Tial oni povis nenion fari. Sciuroj ja estas produktivaj, ili metas idojn 5-6 fojojn jare kaj ĉiufoje po 10. Kaj plie ili ne havas fiksan loĝejon. Ĉiuj kavoj povas funkcii kiel ilia portempa loĝejo. Kiam kaŝtano kaj nukso maturiĝis, sciuloj ilin rikoltis kiel grenon konservatan por vintro. En la montoj de Nanjiushui la kamparanoj povis rikolti nur 1/10 de la produktaĵoj el la montoj. Pro tio, Liu Shuwei petis fakulojn de la Instituto pri Animaloj de la Ĉina Akademio de Sciencoj persone kapti sciujn.

 

 

    Julie, Liu Shuwei renkontis pli grandan malfacilon: Mortis preskaŭ duono da arbidoj bone kreskintaj unu monaton antaŭe. Ĉiam aplomba Liu Shuwei fariĝis maltrankvila. La kialo kuŝis en tio, ke de post junio ne pluvis en Nanjiushui kaj la loko suferis de sekeco la plej granda en la pasintaj 53 jaroj. Kiam pluvegis en la najbara gubernio, falis tie nur kelkaj pluvgutoj en Nanjiushui. La vilaĝanoj ne povis fari alion ol ĉagreniĝi, vidante, ke la folioj de la arbidoj velkiĝas. Kaj Liu Shuwei klopodis por ĉie konsulti fakulojn pri tio. Estro de la klimatosonda sekcio de la Meteorologia Administracio de Ĉinio diris, ke en aŭgusto pluvos en la regionoj sude de Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco kaj la pluvokvanto en la regiono Xingtai superos 90 milimetrojn. Profesoro Jia Kegong proponis tuj fosi kavojn por konservi pluvakvon por venonta irigacio.

 

    Nuntempe, fakuloj de la Instituto pri Animaloj de la Ĉina Akademio de Sciencoj estas solvantaj la problemon pri sciuroj kaj la sekeco mildiĝas pluapaŝe. Tamen la tieaj problemoj pri akvo kaj sciuroj restas solvendaj. Liu Shuwei, ĉiuj tiuj problemoj estas neimageblaj en la kabineto por ŝi, sed postulas al ŝi iom post iom solvi kune kune kun la vilaĝanoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688