中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
73 aŭtomataj meteostacioj starigotaj en Tibeto

de LIU QIANRU

 

    Tibeto pluapaŝe plifortigos konstruadon de la sistemo pri meteoaferoj kaj altigos la kapablon de publikaj meteologiaj servoj. En 2009 Tibeto starigos 73 senhomajn aŭtomatajn meteostaciojn, kies servo kovros 29 guberniojn, kie ankoraŭ ne estas meteologia observatorio, la Qinghai-Tibetan Fervojon, Qinghai-Tibetan Ŝoseon, Sichuan-Tibetan Ŝoseon, Ĉina-Nepalan Ŝoseon kaj parton de lokoj, kie multas meteokatastrofoj.

 

    Nun en 74 gubernioj, urboj kaj distriktoj de Tibeto funkcias 39 meteostacioj kaj 9 aŭtomataj meteostacioj. La 73 nove starigotaj aŭtomataj meteostacioj multe plibonigos la kondiĉojn por vetera prognozo, klimata prognozo, meteologiaj servoj kaj scienca informo-analizado pri atmosfero sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj liveros al Tibeto pli bonan scienc-teknikan subtenon al preventado kaj limigo de la naturaj katastrofoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688