中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kial malsukcesis la ĉina dom-aĉeta grupo en Usono (II)
2009-07-03

    Amaso da problemoj post aĉeto de ĉipaj domoj

 

    Oni trovis facile, ke post aĉeto de ĉipaj domoj oni ofte renkontas amason da problemoj. “Nun la domoj en Kalifornio kaj Nevado plejparte estas lignaj kaj oni devas ilin ripari post ĉiu deka jaro: foje la tegmento de remizo likas, foje aperis termitoj kaj oni devas ilin ekstermi, kaj foje oni devas ŝanĝi la eluzitajn tubojn, pordojn kaj fenestrojn.” En Kalifornio iu aĉetis domon kontraŭ 4000 usonaj dolaroj, kaj paginte la sumon, li trovis, ke la domo estas registrita de la urba magistrato kiel malkonstruota konstruaĵo kaj por la malkonstruo oni devas pagi 7000 usonajn dolarojn.

 

    Laŭ leĝo de Usono eksterlandanoj rajtas aĉeti domojn tie, tamen post la aĉeto oni devas pagi nemalmulte por ilin gardi kaj teni ilin en konstanta uzebleco. Ĝenerale por du-ĉambra apartamento oni devas pagi 500-1000 usonajn dolarojn ĉiu-monate por la administrado. Oni devas pagi dom-imposton, kiu konsistigas ĉ. 1-6% de la totala valoro de la domo taksita de la registaro. La ĉina dom-aĉeta grupo vizitis oriente de Los-Anĝeleso lokon, kiu antaŭe estis bieno kun bovo-bredado kiel la ĉefa okupo. Tiu nove ekspluatita kvartalo situas kompare malproksime. Tie iu du-etaĝa domo kun plankareo de 240 kvadrataj metroj, kiu kun sia ĝardeno kovras sume 500 kvadratajn metrojn da tero, kostas 360 mil usonajn dolarojn, nur duonon de la plej alta prezo de la domo. Ni opinias, ke kompare kun tiu en Pekino kaj Ŝanhajo ĝi estas malmultekosta, tamen post la aĉeto oni devas pagi multe, t.e. la dom-posedanto devas pagi ter-imposton, kiu egalas al 1-1.5% de la dom-kosto, ĉiumonate pagi 300 usonajn dolarojn por dom-administrado kaj krom tio oni devas pagi 5000 usonajn dolarojn post ĉiu kvina jaro por dom-riparado.

 

    Tie preskaŭ ĉiuj domoj estis konstruitaj en la periodo de domkonstrua ŝaŭmo. Tie la ŝoseoj estas pavimitaj kaj arboj plantitaj antaŭ nelonge kaj en la spaco de pluraj kilometroj ne vidiĝas homo kaj ankaŭ aŭtoj malofte videblas. Iuj domoj estas ankoraŭ en konstruado. La malproksima situo kaj ankoraŭ ne kompletigitaj instalaĵoj hezitigis multajn investantojn kaj aĉetantojn. “Eble la aĉetotaj domoj fariĝos ŝarĝo por iliaj posedantoj,” diris Yin Guohua.

 

    La malsukceso ne estas ekster nia atendo

 

    La rezulto de la 11-taga vojaĝo de la la ĉina dom-aĉeta grupo ja ne estas ekster nia atendo. Makleristo-konsilisto Fan Xiaotian el Los-Anĝelesa kompanio diris: “En Usono la procezo de dom-aĉeto estas komplika, tial la 11 tagoj tute ne sufiĉas. Kaj dum la vojaĝo la grupo devis viziti 5 urbegojn kaj meznombre restis en ĉiu urbo nur 2 tagojn. Eĉ por lokanoj 2 tagoj ne sufiĉas por decidi dom-aĉeton, por ne paroli pri eksterlandanoj.”

 

    Nun en Ĉinio estas tri partoj de homoj, kiuj deziras aĉeti domon en Usono. La unuaj volas fari preparon por siaj gefiloj, kiuj deziras studi en Usono. S-ro Zhang el Shenzhen funkcias kiel entreprena direktoro. Lia filino nun lernas en universitato de Nov-Jorko. Li volas aĉeti loĝejon por ŝi profitante de la okazo de prezfalo de usonaj domoj. La duaj volas komerci per domoj kaj la triaj sole por entreprenado. Ili faras esploradon ekskluzive el la vidpunkto de entreprenistoj kaj parto de ili estas respondeculoj de dom-biena kompanio kaj volas pere de tio liveri al riĉaj klientoj unuamanajn informojn.

 

    S-ino He Siyuan konigis: “En la pasintaj 25 jaroj nia kompanio akceptis nemalmulte da ĉinaj investantoj, kiuj aĉetis apartamenton en la urba kvartalo de Bostono por siaj gefiloj, lernontaj en la urbo. Dank’ al la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, pli kaj pli da ĉinoj investas en Usono. Ankaŭ miaj ĉinaj amikoj petas nin partopreni la dom-bienan ekspozicion por kontentigi ilian deziron al investado."

 

    Nun aŭdiĝas ankaŭ alia voĉo. “Mi ne opinias, ke Ĉinio jam fariĝis tiel riĉa, ke ĉinoj povas libere konsumi en Usono.” Tion diris Ren Zhiqiang.

 

    Efektive dank’ al praktiko de la politikoj pri reformado kaj pordmalfermo Ĉinio jam akiris grandajn sukcesojn en la ekonomio, tamen kompare kun multaj landoj de la mondo la pokapa enspezo de la ĉinoj estas malalta. La pokapa jara enspezo de la ĉinoj estas nur iom pli ol 1000 usonaj dolaroj, malpli multe ol tiu de mez-evoluintaj landoj. Ja estas nur rara fenomeno, ke iuj ĉinoj flugas al Usono por aĉeti domojn, tio ne montras, ke Ĉinio jam potenciĝis, fakte Ĉinio estas ankoraŭ malproksima al la evoluintaj landoj en la ekonomio.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688