中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Izoli meksikajn civitanojn ne rilatas diskriminacion kaj estas nur por sanstata kvaranteno
2009-05-13

    La 4-an de majo Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, emfazis, ke izoli pasaĝerojn de la meksika aviadilo fluginta al Ĉinio ne estas diskriminacio al meksikaj civitanoj, sed estas nur por sanstata kvaranteno.

 

    En la 2-a de majo ministro de Eksteraj Aferoj de Meksiko diris, ke Ĉinio izolis meksikajn civitanojn neinfektitajn de gripo A/H1N1, tio estas diskriminacio al la meksikaj civitanoj, kaj estas neakceptebla por Meksiko. La ministerio atentigis siajn civitanojn ne vojaĝi al Ĉinio antaŭ ol ĝi nuligos la diskriminacion kaj maljustan faron.

 

    Respondante tion Ma Zhaoxu diris, ke en la 30-a de aprilo meksika pasaĝero per la aviadilo AM098 al Ĉinio estis konfirmita kiel infektanto de la gripo A/H1N1 en Hongkong. Por preventi kaj regi la gripon kaj protekti sanon kaj higienan sekurecon de la popolanoj Ĉinio faris necesan medicinan observon al la pasaĝeroj de la aviadilo.

 

    Ma emfazis, ke la necesa rimedo prenita de Ĉinio ne estas direktita al meksikaj civitanoj kaj ne signifas diskriminacion al ili. Ĝi rilatas nur al sanstata kvaranteno. Ĉinio komprenas prizorgon de Meksiko al rajtoj kaj interesoj de iliaj civitanoj en Ĉinio. Ĉinio tamen esperas, ke Meksiko komprenas necesajn rimedojn alprenitajn de Ĉinio kaj objektive kaj sobre traktos la problemon, konsiderante la ĝeneralan situacion de regado de la epidemio.

 

    Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Meksiko estas amikaj landoj kaj Ĉinio multe atentas amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj. Ĉinio volas daŭre intensigi kunlaboron kun Meksiko por kune trakti la epidemion.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688