中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekonomia disvolvo estas ĉefa tasko de ĈPPIK en la kuranta jaro
2009-03-20

    La 3-an de marto, ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin emfazis en sia raporto pri laboro de ĈPPIK, ke teni ekonomion en stabila kaj rapida disvolvo estas ĉefa tasko de la ekonomia laboro en la kuranta jaro.

 

    Li diris, ke oni devas dediĉi grandan atenton al la internacia financa krizo, observi la efikon de la politikoj kaj rimedoj prenitaj por akceli ekonomian disvolvon kaj fari esploradon en jenaj flankoj: kiel realigi rapidan kreskon de investado; kiel pliigi la enlandan konsumadon kaj stabiligi la en- kaj eksportan komercadon; kiel firmigi la bazan pozicion de agrikulturo, disvolvi modernan agrikulturon kaj akceli kreskon de kamparana enspezo; kiel subteni disvolvon de mez- kaj malgrandaj entreprenoj, alpreni aktivajn politikojn pri laborigo; kiel plibonigi industrian strukturon, efike plenumi la planojn de 10 industrioj kaj plene realigi rimedojn pri subteno de sciencoj kaj teknologioj; kiel akceli energio-ŝparadon kaj malmultigon de poluaĵo-ellasado, kaj realigi racian ekspluatadon kaj utiligon de fueloj kaj materialoj; kiel akceli regionan harmonian disvolvon, helpi malriĉajn regionojn kaj popolanojn, rapidigi konstruadon de katastrofitaj lokoj, ktp.

 

    Jia Qinglin diris ankaŭ, ke en la nova jaro, ĈPPIK prezentos al la registaro siajn proponojn pri traktado de la internacia financa krizo kaj aliaj gravaj problemoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688