中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio devas plifortigi publikan diplomation
2009-03-18

de ZHOU NING

 

    Parolante en la nomo de la komitato de la eksteraj aferoj de ĈPPIK en la 4-a plena kunveno de la 2-a sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazinta lastatempe, ĈPPIK-membro Chen Haosu diris, ke Ĉinio devas plifortigi la publikan diplomation por antaŭenpuŝi la pacan disvolvon.

 

    Chen Haosu opiniis, ke kompare kun evoluintaj landoj, la publika diplomatio de Ĉinio komenciĝis malfrue, kaj al ĝi oni ankoraŭ ne donas sufiĉe da atento. Fronte al subitaj eventoj kaj malamikaj aktivadoj, Ĉinio traktis ilin ne ĉiam perfekte.

 

    Li proponis, ke oni devas altigi la konscion de la tuta socio pri la publika diplomatio kaj ellabori strategion de la publika diplomatio de Ĉinio. En tiu flanko Ĉinio devas modeste lerni avantaĝan ideon kaj sukcesan sperton de aliaj landoj kaj aktive esplori novan vojon por la publika diplomatio kun ĉinaj trajtoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688