中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Bufedejoj en Pekino
2007-06-11

de WANG XINLING

En 1980-aj jaroj bufedejoj aperis unue en luksaj hoteloj en Pekino, iom post iom en stratoj. Kaj en la 1990-aj jaroj ili jam estis popularaj. Nun Pekino havas 400-500 bufedejojn.

Bufedejoj en Pekino similas al tiuj en okcidentaj landoj, tamen portas sian propran trajton. Ili estas miniaturo de bufedejoj de Ĉinio kaj montras al vi la noktan vivon de ĉinoj.

Bufedejaj stratoj kaj iliaj klientoj

La bufedejojn en okcidentaj landoj vizitas tre diversaj homoj, sed tiujn en Pekino frekventas plejparte junuloj kaj mezaĝuloj. Parto el ili ofte vizitas kaj aliaj malofte. La bufedejojn vizitas fremdlandanoj, komercistoj, oficistoj, studentoj, artistoj, aktoroj kaj homoj kun alta enspezo. En la lastaj jaroj ankaŭ profesoroj kaj altrangaj intelektuloj komencis viziti bufedejojn. Pro alta pago en bufedejoj, multaj ĉinoj opinias, ke bufedejoj apartenas al gejunuloj kaj riĉuloj, sed ne al ĉiuj homoj. 70% da bufedejoj en Ĉinio troviĝas en Pekino.

Por koni bufedejojn en Pekino, vi devas scii tri lokojn. La unua estas Sanlitun-strato, kie naskiĝis la unuaj bufedejoj. Ili karakteriziĝas per internacia gusto kaj jam fariĝis altnivelaj amuzejoj pro sia lukseco. La dua estas Houhai-strato. Unuflanke de ĝi situas dekoj da unikaj bufedejoj kaj ĉe ĝia alia flanko estas Houhai-lago. Grandaj ruĝaj lanternoj dekoracias en la du flankoj kaj kreas ĉarman scenon kaj atmosferon. Somere mastroj de la bufedejoj dislokas tablojn kaj seĝojn apud la lago por allogi klientojn. La tria troviĝas en la Ligongnanlu-strato en universitata areo. Kompare kun la antaŭaj du, ĝi estas malpli granda, sed pli fama pro la atmosfero plena de kultura gusto kaj studentaj muzikaj bandoj. Krom la menciitaj tri unikaj kaj famaj bufedejaj stratoj, oni povas trovi ankoraŭ multajn diversaspecajn bufedejojn en diversaj anguloj de Pekino.

Arta kaj tema bufedejoj

Ordinara, arta kaj tema bufedejoj troviĝas en Pekino. En la ordinaraj oni babilas kaj spektas prezentadon de kantisto kaj gitaristo. En la artaj estas profesia prezidanto, kiu vigligas la etoson per incitaj programoj kiel magio, kanto kaj farso. Post prezentado oni povas libere danci duonhoron. Junaj kaj agitemaj dancantoj gvidas sur podio, kaj gastoj svingas sian korpon laŭplaĉe.

Lastatempe aperis multaj temaj bufedejoj en Pekino. En turistaj bufedejoj ofte renkontiĝas profesiaj aŭ amatoraj vojaĝistoj. Ili interŝanĝas, kunvenas kaj diskutas pri la venonta vojaĝo. “Samarghata” estas tibeta stila bufedejo. Tie vi povas trovi originalajn buterteon, sekakan vinon, farunaĵon de sekalo, sekan viandon de poefago, kaj kompreneble ankaŭ diversajn kafojn kaj vinojn. La mastro estas tibetano kaj artisto. En lia bufedejo oni povas apreci kaj aĉeti tibetajn pentraĵojn kaj artaĵojn. En amikiĝa bufedejo, prezidanto konatigas gastojn fremdajn unu al alia per diversaj ludoj kaj kantado. Kaj en tio gastoj povas trovi amat(in)on. Krome ekzistas bufedejoj futbala, filma kaj anglalingva. En temaj bufedejoj oni povas trovi homojn kun samaj hobioj aŭ fakulojn por interparoli pri iu ŝatata temo.

La plej granda diferenco inter ĉinaj kaj alilandaj bufedejoj kuŝas en tio, ke parto de la ĉinaj pagigas por eniro, precipe grandaj bufedejoj kun arta prezentado. La enira bileto kostas 20-100 juanojn (10 juanoj egalas al 1 eŭro). En iuj bufedejoj eniro de virinoj estas senpaga. Plejpartaj bufedejoj postulas minimuman konsumon. Oni devas pagi sufiĉan monon por sidloko proksima al scenejo. Tial ne riĉaj junuloj kaj studentoj preferas drinki malmulte kostan bieron ĉe bufedo.

Drinkado

En bufedejoj oni liveras ankaŭ vespermanĝon kaj manĝeton, sed oni venas ĉefe por vino kaj muziko. La fruktoj kaj manĝetoj estas pretaj por virinoj. Oni povas ĝui tre diversajn specojn de drinkaĵoj, sed la plej populara estas biero. Budweiser, Heineken, Carlsberg estas la plej ŝatataj. Iom post iom populariĝas ankaŭ ruĝa vino kaj koktelo. Abstinulo povas preni teon, kolaon, fruktosukon, lakton, aŭ simple akvon. Fakte, la prezo de nealkoholaĵoj en bufedejoj estas multe pli alta ol tiu en memservejo.

En la bufedejoj oni trinkas bieron rekte el botelo, ruĝan vinon el glaso. Ĉarmaj estas kelnerinoj dekolte vestitaj en mallongega jupo. Ĉiam kun dolĉa rideto, ili entuziasme ofertas al gastoj sian bieron kaj donacas malgrandan memorigaĵon.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688