中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mi profunde emociiĝis de la popol-ameco de la ĝenerala sekretario Hu Jintao

— Vizito al Zhang Xinshi, membro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj sekretario de la kompartia komitato de Suqian

de TANG HONG, MA JIANPING kaj LIU MENGYU

 

    Juĝate laǔ la popol-ameco de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la scienca koncepto pri disvolviĝo estas bazita sur la popolaj interesoj, kaj la disvolviĝo celas ne nur kreskon de la financa enspezo, sed pli grave tion, ke pli da popolanoj ĝuu la fruktojn de la reformado.

---- Zhang Xinshi

    Kunsido kune kun la ĝenerala sekretario

 

    La 16-an de oktobro, t.e. en la dua tago post inaǔguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Zhang Xinshi, membro de la kongreso kaj sekretario de la kompartia komitato de Suqian, skribis jenajn vortojn en sia blogo.

 

    En la kunsido de la delegacio de Jiangsu-provinco Hu Jintao plurfoje montris sian profundan senton por la provinco kaj la tieaj loĝantoj. Li diris: "Aŭskultinte la parolojn de la kamaradoj, mi estas multe inspirita kaj edifita. Estiel membro de la delegacio de Jiangsu-provinco, mi iom parolu pri mia lernado de la politika raporto de la 17-a kongreso…" Liaj modesteco, simpleco kaj popol-ameco multe emociis la aǔskultantojn.

 

    Aǔskultante la parolon de la sekretario de la partia komitato de Donggang-vilaĝo, Binhai-gubernio, Hu plurfoje demandis pri rikolto de la tieaj kamparanoj, pri iliaj kontenteco kaj opinioj. Li diris: "Transdonu miajn bondezirojn al la vilaĝanoj. Mi deziras al ili ĉiam pli boniĝantan vivon."

 

    Ĉe la fino de sia parolado li diris: "Post kelke da tagoj vi revenos al via laborposteno, transdonu do miajn sinceran saluton kaj bondezirojn al la vilaĝanoj."

 

    Ni rimarkis, ke ĉiu-foje post parolado de la kongresanoj el bazaj unuoj la ĝenerala sekretario la unua manklakigis. Li serioze subskribis la unuatagajn memorkonvertojn de kongresano Chen Yanqing kaj petite fotiĝis kune kun kamparanoj-kongresanoj.

 

    Estiel la plej alta gvidanto de la partio, li donis grandan atenton al la popola vivo kaj montris profundan amon al la popolo en siaj paroloj, kio emociis ĉiujn kongresanojn, inkl. de Zhang Xinshi.

 

    Triaj karakterizaĵoj

 

    Antaǔvespere de la 17-a kongreso ni unuafoje renkontis Zhang Xinshi en Suqian. Tio okazis en kupeo de kafejo.

 

    "Akcepti ĵurnalistojn kaj entreprenistojn en kafejo ne nur pro agrableco kaj komforteco, sed ankaǔ pro ŝparemo," diris Zhang. "Ni vivas en la norda parto de Jiangsu-provinco, kie la ekonomio estas postiĝinta, tamen mi kaj miaj kolegoj havas komunan konon, t.e. niaj ideoj ne povas esti postiĝintaj. Ni devas vigligi niajn pensojn kaj havigi al ni avangardan koncepton."

 

    Tiu pli-ol-50-jara sekretario antaǔ ĉio impresis nin profunde per siaj saĝeco, vigleco kaj avangarda kaj solida laborstilo.

 

    Tuj post sia sekretariiĝo en 2006 Zhang prezentis sian opinion, ke li volas fari la kadrojn bonkvalitaj kaj avangardaj en la epoka tajdo, t.e. havigi al ili la triajn karakterizaĵojn cele krei bonkvalitajn oficistojn kun alta klereco, kaj larĝa vidkampo, kuraĝajn en merkato kaj lertajn en industria produktado kaj administrado.

 

    En 1996 Suqian urbiĝis el kvar malriĉaj gubernioj. Tiam ĝi estis la plej malriĉa el la 13 subprovinc-nivelaj urboj. Por kiel eble plej rapide sin liberigi el malriĉeco kaj postiĝinteco, la tieaj partiaj kaj registaraj oficistoj estis entuziasmaj. Ili diris, ke ili plenumos la taskon dutagan en unu tago kaj faros la tagan laboron vespere.

 

    Komence tie mankis alta lernejo kaj industria entrepreno, kaj la instituciaj oficistoj ĉiuj estis pretaj labori en la produkta fronto, jen naskiĝis la trajtoj fierindaj por la tieaj oficistoj, t.e. "diligente krei sian karieron, obstine lukti", "fari reformadon kaj krei novan, kaj kuraĝe provi". En la malfacilaj jaroj, kiam la lokanoj metis bazon kaj faris likvidon, tiuj trajtoj donis al ili la patoson establi entreprenojn kaj kulturis en ili la kapablon fari solidajn laborojn.

 

    "Ni deziras enplanti en niajn oficistojn la triajn karakterizaĵojn, kiaj bonkvalito kaj avangardeco en la epoka tajdo, renovigi ilian ideologion kaj plibonigi ilian laborstilon, por ke ili estu vere avangardaj. Tio estas nia deziro en la malproksima estonteco," diris Zhang. Gvidate de li, la oficistoj de Suqian unu post alia malfermis sian blogon. "Suqian sur interreto" havas rubrikon "Politika Voĉo", kie legeblas 240 oficistaj blogoj, kiujn vizitis 1.54 milionoj da homfojoj.

 

    Zhang tiel diris pri sia impreso pri la kongreso: "La ĝenerala sekretario plurfoje menciis, ke vigligi la pensojn estas talismano por disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj. Estiel subevoluinta urbo, Suqian des pli devas vigligi siajn pensojn kaj renovigi sian ideologion. Nur dank' al tio la kadroj sukcesos levi sian kvaliton kaj la loko akiros pli grandan progreson."

 

    Plej granda asistanto

 

    En du tagoj de nia vizitado ni plurfoje informiĝis pri la aferoj de asistantoj en interparolo ĉu kun oficistoj, ĉu kun ordinaraj loĝantoj. Poste ni certiĝis, ke la tiel nomataj asistantoj aludas la oficistojn okupiĝantajn pri enkonduko de alilokaj entreprenistoj.

 

    Julie de 1996, kiam naskiĝis la urbo Suqian el kvar malriĉaj gubernioj, ĝi alfrontis tre malfacilan situacion: malfortan bazon, malfacilan financon kaj malaltan deirpunkton. Krom du fametaj vinfabrikoj, kiuj produktas alkoholaĵojn kun marko Yanghe kaj Shuanggou, tie estis neniu fama entrepreno kaj la tiea jara financa enspezo estis nur 768 milionoj da juanoj, tiel ke la ŝtataj oficistoj kaj instruistoj eĉ ne povis akurate ricevi salajron.

 

    "La ĝenerala sekretario plurfoje menciis, ke la plej grava enhavo de la scienca koncepto pri disvolvo estas disvolvo. En la 11 jaroj post la naskiĝo de la urbo Suqian la partia komitato kaj registaro de ĉiuj periodoj havis la saman koncepton pri disvolvo. Ni opinias, ke por la ekonomia disvolviĝo, antaǔ ĉio ni devas disvolvi industrion kaj por realigi tion ni devas enkonduki entreprenistojn por kolekti kapitalon," Zhang diris.

 

    La alilokaj investontaj entreprenistoj povas, laǔ bezono de sia investado, peti iun ajn Suqian-anon funkcii kiel ilia asistanto, kaj la asistanto devas fari por la investantoj ĉiujn aferojn de la procedo, kiaj tiuj por kontrolo kaj sankcio de la entrepreno, translokado de loĝantoj de rekviziciita parcelo, planado de la konstruado kaj industri-komerca imposto post sankcio de la entrepreno, tiel ke ili protektos la laǔleĝajn rajtojn de la investantoj.

 

    Sur la tereno de enkonduko de alilokaj entreprenistoj kaj kapitaloj en Suqian ĉie videblas la figuroj de tiaj asistantoj. Zhang diris: "Mi ja estas la plej granda asistanto de nia urbo."

 

    La asistantoj multe levis diskonatecon de la urbo kaj enkondukis abundon da kapitaloj. Nun en Suqian sole la nombro de Zhejiang-aj entreprenistoj estas pli ol 30 mil, kiuj ampleksas 1500 entreprenojn kun totala investo de pli ol 60 miliardoj da juanoj. En la unua duono de 2007 estis starigitaj jam 42 industriaj entreprenoj, ĉiu kun investo de pli ol 100 milionoj da juanoj, kaj krome 146 novaj entreprenoj estis ekkonstruataj.

 

    La enkonduko de alilokaj entreprenoj akcelis industrian disvolviĝon kaj disvolviĝon ankaǔ de alispecaj okupoj. Dank' al tio tiu urbo ekhavis multe da geniaj kapabluloj kaj financaj materialoj.

 

    Sincera zorgo pri Suqian

 

    En 1996 Zhang Xinshi sin ekokupis pri preparado de la urba establo kaj de tiam li pasigis tie jam 11 jarojn. Li dediĉis sian tutan energion al tiu promesplena urbo. En liaj paroloj kaj agoj ĉiam evidentiĝas lia plena zorgo pri la urbo, sed plej emociis lin la sincera zorgo de la ĝenerala sekretario pri la urbo.

 

    Maje de 2004, kiam Hu Jintao inspektis Jiangsu-provincon, li speciale venis en Suqian, la urbon, kie la ekonomia bazo estis plej malforta en la norda parto de la provinco. Tiam Zhang estis la tiea urbestro. Nun Hu diris, ke persisti en la principo rigardi la homojn kiel la plej gravan aferon, ĉiam meti la fundamentajn interesojn de la popolo sur la unuan lokon, bone defendi ilin estas deirpunkto kaj starpunkto de niaj reformado, pordmalfermo kaj moderniga konstruado kaj ankaǔ nepra postulo por efektivigi la principon de la tri reprezentoj.

 

    La fundamenta principo de KPĈ, t.e. fondi la partion por la ŝtato kaj praktiki regadon por la popolo, kaj la koncepto pri konstruado de harmonia socialisma socio vivovere montriĝis en la paroloj kaj agoj de Hu Jintao.

 

    Tiam la grena prezo altiĝis, Hu speciale veturis al superbazaro, rigardis la prezon de greno kaj demandis kelke da klientoj pri varoj kaj prezoj.

 

    Post kelkaj tagoj en la kunveno de la gvidantaj kadroj de la provinco, okazigita en Nankino, li dufoje menciis la arbarizadon kaj ekologion de Suqian kaj prezentis la principon: Por la ekonomia prospero de Jiangsu, oni devas daǔre levi la ekonomian nivelon de la suda parto de la provinco, akceli disvolviĝon de ĝia meza parto kaj doni pli grandan helpon al ĝia norda parto.

 

    Je la fino de nia intervjuo Zhang Xinshi kun emocio diris al ni: "Estante kongresano, mi profunde emociiĝis de la popol-ameco de nia ĝenerala sekretario. Se ne estus la sincera prizorgo de la ĝenerala sekretario, se ne estus helpo de la provincaj partia komitato kaj registaro, Suqian ne povus disvolviĝi tiel rapide. Juĝate laǔ lia popol-ameco, la scienca koncepto pri disvolviĝo ja estas firme bazita sur realo kaj popolo. La disvolviĝo signifas ne nur kreskon de la financa enspezo, sed pli grave tion, ke pli da popolanoj ĝuu la fruktojn de la reformado."





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688