中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kontinua disvolvado estas la plej grava por ekspluatado de okcidenta Ĉinio

de XU JIANGSHAN

 

    La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ akcentas, ke Ĉinio klopodos por ke la popolo laboru kaj vivu en bona ekomedio kaj efektivigu kontinuan disvolvadon de la ekonomia socio. Kelkaj reprezentantoj el okcidenta Ĉinio opinias, ke la ideo pri kontinua disvolvado estas tre grava, precipe por ekspluatantaj provincoj en okcidenta Ĉinio.

 

    Reprezentantoj el la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj Sichuan-provinco diris, ke la ideo pri kontinua disvolvado de la ekonomia socio havas profundan signifon kaj ĝia elmeto estas tre ĝustatempa. En nuna ekspluatado de okcidenta Ĉinio iuj lokoj enkondukis de orienta Ĉinio programojn multe poluantajn kaj multe fuel-konsumantajn. Tio ne konformas al la kontinua disvolvado.

 

    Reprezentanto Liu Yun el la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono opinias, ke disvolvado estas la plej grava por la malriĉaj regionoj. Tamen oni devas atentigi tieajn popolanojn, ke neŝancelebla estas la baza postulo efektivigi kompletan daŭrigeblan disvolvadon, kaj profundigi la ideon pri kontinua disvolvado en la korojn de la popolanoj.

 

    Reprezentantino Ma Yulan longatempe okupiĝis pri disvastigo de avangarda agrikultura tekniko. Ŝi diris al raportisto, ke antaŭe ĉiu-jare okazis sekeco en la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. Ĉi-jare oni prove praktikis en iuj lokoj la teknologion pri kovrado per plasta membrano en printempo kaj aŭtuno por utiligi pluvon de aŭtuno. Laŭkalkule, post praktikado de la teknologio la mua produktokvanto de tritiko kreskis de 40 kilogramoj al 400-500 kilogramoj, kaj tiu de terpomo kreskis de 400-500 kilogramoj al 1200-1500 kilogramoj.

 

    Ma Yulan ĝoje diris, ke la kamparanoj profitis el la teknologio kaj ilia aktiveco altiĝis. Ĝi utilas ne nur al protektado de ekomedio, sed ankaŭ al la kontinua disvolvado de okcidenta Ĉinio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688