中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekologia mediprotektado havigis al ili puran kaj belan medion

de WANG YING

 

    Maljunulino Liu Yu loĝas en loĝkvartalo proksime al la antikva Flava Rivero en Suqian. Promenante en la riverborda parko, ŝi senĝene faras brakomovan gimnastikon, kreitan de ŝi mem.

 

    Antaǔ kelkaj jaroj ŝi forlasis sian loĝejon en Siyang, Jiangsu-provinco, kaj venis al sia filo en Suqian por varti la nepinon. Ŝi volis, ke post kelkaj jaroj, kiam la nepino fariĝos iom granda, ŝi revenos sian propran hejmon, sed tute ekster sia atendo, iom post iom ŝi ekamis Suqian kaj jam alkutimiĝis al pasumado ĉe la antikva Flava Rivero, ĝuante la tiean belan pejzaĝon. Plie la filo kaj bofilino tre bone traktas ŝin, la maljunulino do decidis transvivi ĉi tie siajn maljunajn jarojn. Nun la nepino lernas en mezlernejo kaj la maljunulino ĉiutage pasumas en parko kaj faras fizikan ekzercadon, dume ŝi konatiĝis kun multaj novaj amikoj.

 

    "En la unuaj jaroj post kiam mi venis ĉi tien, la akvo de la antikva Flava Rivero ne estis tia, kia hodiaǔ. Tiam la akvo malklaris kaj somere eĉ malbone odoris. Ĉe la dezertaj bordoj de la rivero estis multe da muŝoj kaj moskitoj kaj iam ni ne kuraĝis malfermi la fenestrojn rigardantajn al la rivero!" La malagrabla sceno restas klara eĉ hodiaǔ en ŝia memoro.

 

    Nun gvidate de la partia komitato kaj registaro de la urbo la popolo senŝlimigis la riverfundon, kondukis akvon en la antikvan Flavan Riveron kaj plantis pli ol 100 mil arbojn ambaǔborde de la rivero. Nun ambaǔflanke de la rivero verdas arboj, belas floroj kaj pepas birdoj. La loko jam fariĝis unu el la famaj vindindaĵoj de la provinco.

 

    Tie fluas ankaǔ la Granda Kanalo, kiu havis la saman sorton, kiel la antikva Flava Rivero. Ĝi, rigardata kiel ora akvovojo, transiras la urbajn kvartalojn. Antaǔ dekkelkaj jaroj ĝi estis poluita same grave kiel la antikva Flava Rivero. Nun oni nomas ĝin salono de la urbo. Ankaǔ la ĉeborda loko de la Granda Kanalo fariĝis vidindejo de la provinco.

 

    Nun en la urbo Suqian la arbarizitaj lokoj konsistigas 39.81% de la tutu areo kaj la pokapa arbarizita areo estas 9.85 kvadrataj metroj. Ĝiaj akvaj areoj estas 233 mil hektaroj. La akva kvalito de Hongze- kaj Luoma-lagoj atingis la duan klason laǔ la kriterio de la lando kaj en 320 tagoj de 2006 la tiea aero estis bonkvalita. 

 

    La loĝantoj de Suqian nun ĝuas freŝan aeron kaj bluan ĉielon, dank' al ekologia konstruado kaj mediprotektado.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688