中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhang Xinshi — blog-sekretario de Suqian
2007-11-02

    La 18-an de oktobro Zhang Xinshi, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la partikomitato de la urbo Suqian, venis al la redakcio El Popola Ĉinio kaj kunsidis kun ĝiaj raportistoj. En la kunsido li prezentis la sukcesojn de la scienca disvolviĝo de Suqian per lumbildoj. 

 

    La urbo Suqian en norda parto de Jiangsu, ĉemara provinco de Ĉinio estis ekonomie postiĝinta loko. Ĉe ĝia urbiĝo en 1996, kiam 4 malriĉaj gubernioj kuniĝis en urbon, tie mankis centra distrikto kaj preskaǔ ne troviĝis granda entrepreno, nek socia establo kaj ĝiaj ĉefaj ekonomiaj normoj estis en la lastaj lokoj de la provinco.

 

    "Dum la kongreso mi multe pensis kaj multe lernis, kion mi notis en mia individua blogo," diris Zhang.

 

    "Mia pripenso pri la raporto", "Admiro pri la unueca soci-asekura sistemo de la tuta lando", "Ŝaĝa rimedo por demokratio", "Rekta elekto por pli da enpartia demokratio" kaj aliaj artikoloj, verkitaj de Zhang en la pasintaj tagoj dum la kongreso, estis publikigitaj en lia blog-paĝo. Zhang uzis preskaŭ ĉiun libertempon dum la kongreso por skribi surrete tiujn artikolojn kaj legi iliajn eĥojn.

 

    Liaj artikoloj publikigitaj en la paĝoj de blogo ofte vekis varman diskuton de la retumantoj kaj iu lia artikolo estis vizitata de 270 mil homfojoj. Ja estas ne strange, ke li estas fama persono en la retpaĝoj de la blogo Land-potencigo de la reto www.people.com.cn kaj sekve de tio li estas nomata blog-sekretario.

 

    "Nun kiam ni, ŝtataj oficistoj kunvenas aŭ faras raporton, mi ĝenerale uzas multmediajn rimedojn," diris Zhang. 

 

    Blogo funkcias ne nur kiel platformo de Zhang por interŝanĝi opiniojn kun siaj retumantoj, sed ankaǔ kiel grava kanalo por koni la popolan vivon kaj iliajn dezirojn. Li ĉiam atente legas la retmesaĝojn de siaj bloglegantoj kaj de tio akiras informojn kaj sugestojn.

 

    Multaj retumantoj admiras gravajn ŝanĝiĝojn de Suqian. Zhang diris, ke Suqian kvankam estas postiĝinta loko de Jiangsu, tamen en la pasintaj 5 jaroj ĝi multe ŝanĝiĝis. En tiuj jaroj la jara pokapa disponebla enspezo de la urbanoj leviĝis de 2946 juanoj al 8176 juanoj (ĉ. 7.5 juanoj = 1 usona dolaro), dume tiu de la kamparanoj leviĝis de 1993 juanoj al 4242 juanoj. La popolo klare scias, ke en tiuj 5 jaroj la loko progresis tre rapide.

 

    En la lastaj jaroj Suqian liveris serion da rimedoj, kiel ekzemple senpage trejni laborulojn sen fakaj scioj kaj sen teknikaj kapabloj, funkciigi klinikojn kaj vilaĝajn kuracejojn favorajn al la malriĉaj popolanoj kaj disdoni kuracajn kartojn favorajn al la malriĉuloj. Kaj en 2004 ĝi, la unua en Jiangsu-provinco, nuligis agrikulturan imposton, kaj la unuan de oktobro, 2007, komencis praktiki medicinan asekuron por ĉiuj loĝantoj.

 

    Sur la vasta ebenaĵo kun abundo da riveroj kaj lagoj en sia loko, Suqian-anoj praktikas la politikon konstrui la lokon en ekologian kaj verdan hejmon kaj efektivigas daǔran disvolvadon. Ĉar la grundo kaj klimato de Suqian estas taǔgaj por poploj, la registaro do stimulas kamparanojn en kulturado de poploj kaj promesis doni rimarkindan subvencion al la poplo-plantantoj. Fine de 2006 la loko jam havas 153 mil hektarojn da poploj, kaj pro tio ĝi portas la nomon popla ĝardeno, kaj multe da kamparanoj bonhaviĝis. Krom tio la loko estas landfama ankaǔ de akvoproduktaĵoj, floroj kaj silkraǔpaj kokonoj. Tie la akva areo atingis 233 mil hektarojn. Tie kuŝas Hongze- kaj Luoma-lagoj, kies akvokvalito atingis la duan klason laǔ la ŝtata normo. Tie la verdaĵoj ampleksas 39.81% de la loko kaj sekve de tio ĝi fariĝis unu el la avangardaj lokoj de ebenaĵa arbarizado de Ĉinio.

 

    La rapida progreso montriĝas ne nur en kresko de la ĉefa ekonomia normo, sed ankaǔ en pliboniĝo de la popola vivo kaj la medio de loĝado. "En la estonteco mi certe pli bone faros la aferojn por la popola vivo," li diris.

 

    Li diris ankaǔ, ke en la tago, kiam li startis al la kongreso, en Suqian falis pluveto. Li kune kun aliaj kongresanoj plantis 17 osmantujojn. La 17 osmantujoj, ĉiamverdaj kaj aromaj, simbolas ne nur mediprotektadon, sed ankaǔ la viglan socian disvolviĝon de Ĉinio kaj ĉiam pliboniĝon de la popola vivo.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688