中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mi balotis en la Popola Halo de Pekino

de ZHANG YANPING

 

    Je la 8-a matene de la 21-a de oktobro nia delegacio ekveturis de nia hotelo al la Popola Halo de Pekino por partopreni en la ferma ceremonio de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

 

    La fermo komenciĝis je la 9-a. Ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    La unua programero de la fermo estis elekto de membroj kaj kandidataj membroj de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj membroj de la Disciplino-Inspekta Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

 

    Ĉiuj reprezentantoj ricevis tri balotilojn kun respektiva nomlisto de la kandidatoj. Kiam la kongreso anoncis komenciĝon de la balotado, ni laŭvice iris al la balotujo.

 

    Starante antaŭ la balotujo, mi klare konscias, ke mi balotas ne por mi mem kaj mi prenas sur min konfidon de multaj bazaj kompartianoj. Mi serioze metis la tri balotilojn en la balotujon.

 

    Kiam la kongreso anoncis la rezulton de la elektado, resonadis tondra aplaŭdo en la kongresejo.

 

    Je la 12-a horo kaj 20 minutoj la kongreso fermiĝis en la kanto “La Internacio”.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688