中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Justigi la unuafojan distribuadon de riĉaĵoj por inhibicii grandan distancon inter riĉeco kaj malriĉeco

    La enspeza distribuado strikte koncernas la interesojn de la popolo. La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) prenas enspezan distribuadon kiel unu el la 6 problemoj pri la popola vivo, kaj mencias: "Oni devas bone trakti la interrilatojn de efiko kaj justeco de la unuafoja kaj la duafoja distribuado de riĉaĵoj, kaj en la duafoja distribuado oni devas pli multe konsideri justecon."

 

    La politiko pri la enspeza distribuado ĉiam estas grava enhavo de la tutlandaj kongresoj de KPĈ post pordo-malfermo kaj reformado de Ĉinio. Antaŭe, la ĉefaj principoj de la enspeza distribuado estas: en la unuafoja distribuado oni pli multe konsideras efikecon, kaj en la duafoja, la justecon.

 

    Specialistoj en kaj ekster la kompartio montris, ke la reformado pri koncepto de la enspeza distribuado celas regi la pli kaj pli grandiĝantan distancon inter riĉeco kaj malriĉeco.

 

    Wu Zhongmin, profesoro de la Centra Partia Lernejo de KPĈ, diris, ke en la komenco de pordo-malfermo kaj reformado, por forlasi egalismon sub plana ekonomio kaj kuraĝigi partajn homojn riĉiĝi la unuaj, estis necese emfazi, ke "efiko estas la unua, justeco estas konsiderata". Sed dum disvolvo de merkata ekonomio, troa strebo al efiko kaj ingnorado al justeco kaŭzas grandiĝon de distanco de enspezo.

 

    Li montris, ke la emfazo de KPĈ pri justeco dum la unuafoja distribuado signifas ke la popolo akiros ne nur interesojn en la duafoja distribuado, sed ankaŭ garantiatan rajton en la unuafoja distribuado. "Unuiĝo de efiko kaj justeco dum la enspeza distribuado favoras al altiĝo de kontribuo de konsumado dum ekonomia kresko por realigi disvolvon bonan kaj rapidan."

 

    La raporto de la kongreso montras, ke ĝis 2020 fundamente formiĝos strukturo de justa kaj orda distribuado de enspezo, kaj la meze enspezantaj homoj konsistigos plimultan parton de la homoj kaj fundamente malaperos absoluta malriĉeco.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688