中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
KPĈ unuafoje elmetis "ekologian civilizacion" en la politika raporto de sia kongreso

    En la procezo de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) unuafoje elmetis konstruadon de "ekologia civilizacio" kaj enskribis tiun koncepton en la politikan raporton faritan al ĝia tutlanda kongreso.

 

    La 15-an de oktobro, en la raporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ĝia ĝenerala sekretario Hu Jintao elmetis novajn postulojn por realigi la celon de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio. Inter ili estas "konstrui ekologian civilizacion, fundamente formi industrian strukturon, kreskigan manieron kaj konsuman manieron de fuelo-resursoŝparo kaj medi-protekto, formi cirkulan ekonomion en kompare granda skalo, uzi pli multajn novigeblajn resursojn, regi ellason de ĉefaj poluaĵoj, evidente plibonigi la ekomedion kaj vaste starigi la koncepton de ekologia civilizacio en la socio."

 

    Tiu ĉi enhavo favoras la solvon de problemoj de media poluado kaj ekologia detruado dum la nova periodo de ĉina disvolvo.

 

    Filozofia profesoro Han Qingxiang de iu universitato opinias, ke koncepto de ekologia civilizacio menciita en la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kritikis kaj retrospektis la koston de media poluado en traktado de la rilatoj inter la homoj kaj naturo, kaj emfazis starigi harmoniajn interrilatojn inter la homoj kaj naturo.

 

    Pan Yue, vicestro de la Ŝtata Medioprotekta Administracio de Ĉinio, diris: "Tio sufiĉe montras la gravan signifon de ekologia civilizacio en disvolvo de la ĉina nacio."

 

    Doje, membro de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio kaj estro de la Tibeta Buroo de Ekspluatado de Mino, diris: "Efektive, ni antaŭ ĉio konsideris la ekologian protektadon dum la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj ekspluatado de tibetaj minoj. Sed oni resumis la pasintajn labor-metodojn kaj elmetis la koncepton de ekologia civilizacio, tio estas la unuafoja."

 

    Efektive, en la mezo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, oni tuŝis ekologian civilizacion. En 1999, vicĉefministro Wen Jiabao diris: "La 21-a jarcento estos jarcento de ekologia civilizacio." Sed pro diversaj kialoj oni ne efektivigis multajn rimedojn por protekti medion.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688