中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La tibeta popolo plene ĝuas demokration kaj liberecon

    La 18-an de oktobro Qiangba Puncog, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris al raportistoj, ke la tibeta popolo estas ĝuanta demokratecon kaj liberecon sub la sistemo de nacimalplimulta aŭtonomeco.

 

    Qiangba Puncog diris: "Ekde la reformado kaj pordo-malfermo en 1978, precipe post la funkciigo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, pli vaste interŝanĝiĝas homoj, materialoj kaj informoj de Tibeto. Tamen tiuj vojaĝas al Tibeto nur por komerco, laboro aŭ turismo, sed ne loĝado."

 

    Li diris ankaŭ: "Ĝis nun la populacia konsisto de Tibeto ne ŝanĝiĝis, kaj tibetanoj konsistigas 92% de la tibeta loĝantaro; dum menba-oj, loba-oj kaj aliaj nacimalplimultanoj 3%, kaj han-oj 5%."

 

    "En 2006 la nombro de tagoj en Lhasa, en kiuj la aera kvalito estas bona, superis 99%, nur en du tagoj la vetero estis infektita de pendantaj partikloj. En Tibeto ne okazis granda medipoluo kaj la ĉielo estas blua kaj akvo pura. Mediprotektado estas alte atentita en plano, funkciado kaj administrado de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Ankaŭ la centra registaro zorgas pri la ekomedio de Tibeto kaj levos investon tiuflanke. Ni povas diri, ke Tibeto posedas la plej bonan medion en Ĉinio, eĉ en la tuta mondo," diris Qiangba Puncog.

 

    Li opiniis, ke la tradicia kulturo de Tibeto neniam estas tiel prospera kiel nun, kaj paralele disvolviĝas la tradicia kaj moderna kulturoj. Sub la sistemo de nacimalplimulta aŭtonomeco, la tibeta popolo estas plene ĝuanta demokration kaj liberecon.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688