中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio okazigos "purajn" olimpikojn

de GU RUIZHEN kaj MENG NA

 

    La 17-an de oktobro Liu Peng, estro de la Ŝtata Sporta Administracio kaj reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, diris al raportistoj en Media-centro, Pekino, ke Ĉinio absolute malpermesas, rigore ekzamenas kaj peze punas okazaĵojn pri dopado, kaj helpos la Internacian Olimpikan Komitaton okazigi purajn olimpikojn en 2008.

 

    "Ĉinio tre zorgas antidopilan laboron," diris Liu. La Sporta Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko konstatas malpermeson de dopiloj; en 2004 la ĉina registaro publikigis Antidopilan Regularon. Ĉinio estas la unua lando en Azio, kiu aliĝis al la Internacia Antidopila Konvencio; la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio kaj lokaj sportaj administracioj starigis antidopilan respondecon kaj subskribis antidopilan interkonsenton kun ĉiuj sportistoj.

 

    Li diris, ke Ĉinio komencis antidopilan ekzamenon dum konkursoj en 1990. En 2006 Ĉinio intensigis ampleksan ekzamenon, kaj 74% estas faritaj neatendite. Tiaj grandskalaj ekzamenoj estas maloftaj en la mondo.

 

    Unuaklasaj estas la amplekso de eksperimentejoj kaj ekzamenaj ekipaĵoj de la konstruata ekzamena bazo. Plie, Ĉinio antaŭenpuŝis konstruadon de antidopilaj institucioj, ekzemple baldaŭ funkcios la Ŝtata Antidopila Centro.

 

    Liu diris, ke Richard W. Pound, prezidanto de la Monda Antidopila Agentejo, alte taksis antidopadon en Ĉinio. Li montris, ke Ĉinio faris bonan ekzemplon por la tuta mondo.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688