中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Sun Farong volonte servas al la advokatoj
2007-10-24

    La nigra profesia kostumo kaj klara kaj diskreta parolo karakterizas Sun Farong, kiu profesie laboras kiel advokato jam 15 jarojn. Ŝi, membro de KPĈ kun 31-jara partianeco, estas unua rekte elektita profesia prezidanto de advokata asocio.

 

    Sincere servi al ĉiu advokato

 

    "Estiel prezidanto de la asocio, mi devas bone servi al ĉiu advokato," tiel diris s-ino Sun pri sia okupo.

 

    La de ŝi prezidata advokata asocio de Chongqing estas faka asocio kun 3236 profesiaj advokatoj.

 

    Aprile de 2005, en la Tria Kongreso de Advokatoj de Chongqing, Sun Farong per multe pli ol duono da balotiloj estis elektita kiel prezidanto de la advokata asocio de la urbo. Tio signifas, ke ŝi devas forlasi la oficon de fondinto de advokatejo kaj altan salajron kaj eklabori kiel servanto de la advokatoj. Sed ŝi diris: "Mi volas nur servi al advokataro."

 

    Iu advokato suferanta de kancero, sendis al Sun retleteron por peti ŝian helpon, kio metis Sun en profundan meditadon. Proponate de ŝi, la asocio starigis fonduson per 2% de la kotizo de siaj membroj por helpi la advokatojn, kiuj estas turmentataj de financaj malfaciloj.

 

    Dank' al ŝia penado la asocio pagis profesian asekuron por ĉiuj siaj membroj kaj invitis justicajn fakulojn kaj eminentajn advokatojn lekcii al ili, starigis fakan komisionon. Dank' al ŝia reguligado oni bone solvis la problemon de asekuro de advokatoj pri ilia vivtenado ĉe la maljuneco.

 

    Dum pli ol du jaroj Sun vizitis ĉ. cent advokatejojn en la 30 distriktoj kaj gubernioj de Chongqing. Ŝi serioze aǔskultis kaj kolektis sugestojn kaj proponojn de la advokatoj, kiuj estas tre utilaj por ŝia estonta laboro.

 

    Por ke advokatoj ludu pli gravan rolon en la socio

 

   Post sia enoficiĝo Sun instigis advokatojn partopreni en traktado de la popolaj leteroj kaj akcepto de vizitantoj, koncernantaj leĝajn aferojn.

 

    De junio de 2005 ĝis nun la Justica Buroo de Chongqing organizis pli ol mil advokatojn, kies ĉefa parto estas kompartianoj, partopreni en laboro de la akceptejo de diversnivelaj kompartiaj komitatoj kaj registaroj de la municipo. Sole en la akceptejo de la urba registaro oni akceptis proksimume 6 mil homfojojn.

 

    Post prezidantiĝo de Sun, la advokata asocio de la municipo fondis centron pri leĝ-defendo por la kamparano-laboruloj de la Akvorezervejo de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero kaj centron por leĝe helpi neplenkreskulojn, funkciigis leĝ-konsultan linion, kie apartaj leĝaj laborantoj faras senpagan, facilan kaj rapidan leĝan servon. Samtempe kun tio iuj advokatejoj de la municipo kunlaboras kun advokatejoj en malproksimaj kaj izolaj lokoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688