中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio fortigos ellaso-redukton kaj fuelo-ŝparadon

    La 18-an de oktobro Zhu Zhixin, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj vicestro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, informis en gazetara konferenco, ke kvankam malfacila estas la celo de ellaso-redukto kaj fuelo-ŝparado, tamen ĝi ne ŝanĝiĝos. Por realigi tiun celon, Ĉinio intensigos koncernajn laborojn.

    La celo estas, ke en 2010 fuelo-konsumado por unuo en la totala enlanda produkto-valoro reduktiĝos je 20% kompare kun tiu en 2005 kaj la totala redukto de poluaj ellasaĵoj - je 10% kompare kun tiu en 2005.

    Zhu diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro fuelo-konsumado por unuo en la totala enlanda produkto-valoro reduktiĝis je 2.78%, tio realigis malkreskon en sinsekvaj kvar trimestroj; ellas-kvanto de sulfura dioksido malleviĝis je 0.88%.

    Por plifortigi la rilatan laboron, Ĉinio elmetis 45 rimedojn kaj publikigis "Ŝtatan Projekton de Kontraŭrimedo por Klimata Ŝanĝiĝo". Zhu diris, ke kun realiĝo de la politikoj kaj rimedoj, la efiko pluapaŝe distingiĝos.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688