中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kvarobliĝos la pokapa totala enlanda produktovaloro en 2020 kompare kun tiu en 2000

    La 15-an de oktobro Hu Jintao, reprezentante la 16-an Centran Komitaton de KPĈ, raportis en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke en 2020 kvarobliĝos la pokapa totala enlanda produktovaloro kompare kun tiu en 2000. KPĈ unuafoje uzis la diron en sia kongreso.

 

    La ĉefa celo, difinita en la raporto de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ antaŭ kvin jaroj, estis, ke la totala enlanda produktovaloro kvarobliĝu kompare kun tiu en 2000, sen la vorto "pokapa".

 

    Oni rimarkis, ke ĉi-foje la celo substrekas koncepton pri pokapeco. Zhuang Jian, supera ekonomikisto el ĉina agentejo de la Azia Disvolva Banko, analizis, ke Ĉinio posedas grandan populacion. La totala ekonomia kvanto povas montri nacian forton de Ĉinio, tamen la pokapa totala enlanda produktovaloro pli bone montras ekonomian frukton dividitan de loĝantoj. Kreskas nacia forto, dume altiĝas la kresko de la pokapa totala enlanda produktovaloro kaj la disvolva nivelo kaj riĉeco. Tio signifas hom-orientiĝon.

 

    Fakuloj konsideris, ke uzo de la vorto "pokapa" manifestas, ke ĉinaj politiko-decidantoj pli atentas sociajn faktorojn krom ekonomiaj, ekzemple loĝantara kreskado.

 

   Laŭ datenoj, la pokapa totala enlanda produktovaloro en 2000 estis 7078 juanoj, egalantaj 856 usonajn dolarojn siatempe. Se realiĝos kvarobliĝo en 2020, la pokapa totala enlanda produktovaloro atingos 3500 usonajn dolarojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688