中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Okazis la 2-a kunveno de prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

    La 17-an de oktobro okazis en la Popola Halo en Pekino la 2-a kunveno de la prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj kamarado Hu Jintao prezidis la kunvenon.

    Zeng Qinghong, ĝenerala sekretario de la kongreso, faris klarigon pri la proponaj listoj de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

    La kunveno pasigis la rezolucion (projekto) pri la raporto de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, rezolucion (projekto) pri la laborraporto de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj rezolucion (projekto) pri la Statuto (Amendita) de KPĈ, kaj decidis prezenti la 3 rezolucio-projektojn al diversaj delegacioj por diskuto.

    La kunveno pasigis la proponan liston de kandidatoj de membroj kaj alternaj membroj de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj tiun de kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, kaj decidis prezenti la listojn al diversaj delegacioj por diskuto.

    Krome, la kunveno pasigis ankaŭ la metodon de elektado de la 17-a kongreso diskutitan de ĉiuj delegacioj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688