La unua “nifo” en la mondo, kiu povas vertikale ekflugi La nifo Zohal plej nove inventita de irana sciencisto estas senpilota spacoveturilo uzata por aera fotografado. Ĝi ankaǔ havas aliajn funkciojn. Laǔ rilata raporto la spacoveturilo havas malgrandan volumenon kaj apartan eksteran strukturon kaj povas flugi libere. Altscienc-teknologia submarŝipo La submarŝipo Seabreacher X inventita de Usono povas veturi en la rapideco de 50 mejloj por 1 horo. Ĝiaj inventintoj diris, ke la submarŝipo povas rapide plonĝi kaj elsalti el akvo kiel delfeno. “Artefaritaj nuboj” kontraǔ alta temperaturo Laǔ konigo, gastiganto de la Monda Pokalo en Kataro intencas fari nubojn per la elemento karbono0 kaj suprenirigi ĝin en aeron per kovrilo plena je heliumo por “ŝirmi la Sunon. Ĉiu nubo kostas 310 mil pundojn (500 mil usonajn dolarojn). Maŝinbirdo simila al vera birdo Germana sciencisto inventis maŝinbirdon, kies du flugiloj ne nur povas moviĝi supren kaj malsupren, sed ankaǔ povas turni. Ĝi povas libere flugi en la aero kaj ŝanĝi direkton per svingado de vosto kaj kapo. (Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin) |