Optika mikroskopo kun plej alta distingivo, homforma poŝtelefono, biciklo printita, altscienc-teknologia submarŝipo, maŝinbirdo kaj aliaj plej novaj esploroj de sciencoj kaj teknologioj senĉese ŝanĝas la mondon.
Optika mikroskopo kun plej alta distingivo farita de Britio
Lastatempe sciencistoj de la brita universitato Manchester inventis optikan mikroskopon kun plej alta distingivo en la mondo, kiu povas observi objekton kun grandeco de 50 nanmetroj. Ĝi estas la unua optika mikroskopo en la mondo, kiu povas rekte observi nanmetran objekton sub ordinara blanka lumo.
Homforma poŝtelefono inventita de Japanio
Takashi Minato, esploristo de la Japana Internacia Instituto de Telekomunika Teknologio, montris en Tokio al la publiko la homforman poŝtelefonon, kies eksteraĵo similas al haǔto de homo kaj havas ŝanĝiĝon de varmo kaj malvarmo kiel tiu de homo.
Fibra biciklo malpeza kaj firma inventita de eǔropa sciencisto
Per teknologio, kies principo estas simila al tiu de la printilo 3D oni polvigas nilonon, plaston kaj metalon, fandigas ilin per lasero gvidate de la programo projektita de komputilo kaj solidigas ilin laǔ difinita formo ĝis plenumo de definitiva formo.
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin)