中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eduka situacio en okcidenta Ĉinio dum la lastaj 10 jaroj
2010-07-27

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

 

 S-ro Wu Degang, asistanto de la eduka ministro 

 

    S-ro Wu Degang, asistanto de la eduka ministro, diris en informa konferenco de la Ĉina Ministerio pri Edukado, ke en la lastaj 10 jaroj de la granda disvolvo en okcidenta Ĉinio, la ĉina registaro donis grandan atenton al la eduka disvolvo en okcidenta Ĉinio, prenis edukadon kaj ekspluatadon de homaj rimedoj kiel unu el la kvar plej gravaj konsistigaj partoj de la politiko, ellaboris serion da gravaj politikoj kaj efektivigis multajn gravajn edukajn projektojn. Espereble, 10 jarojn poste realiĝos nova grandpaŝa disvolviĝo en eduka kampo en la regiono, kaj la ĝenerala nivelo de edukado en okcidenta Ĉinio proksimiĝos al la averaĝa de la tuta lando en la koncerna kampo, kaj faros novajn kaj pligrandajn kontribuojn por la kompleta realiĝo de ekonomia bonhaviĝo en ĉiuj flankoj de okcidenta Ĉinio.

 

    Wu Degang diris, ke de 1998 ĝis 2008, la investo al la edukado en okcidenta Ĉinio 5-obliĝis, de 60.9 miliardoj da juanoj al 343.4 miliardoj, pli multe ol la averaĝa kreskado de la tuta lando. Dank’ al tio, evidente pliboniĝis la edukaj kondiĉoj en okcidenta Ĉinio, kaj la deviga edukado estis plenumita je 92% en 2009, pli multe ol 74.5% en 1998. Studentoj en superaj lernejoj atingis 5.265 milionojn kaj esplorist-studentoj -- 268 mil.

 

 Volontuloj por edukado en okcidenta Ĉinio

 

    Plimultiĝo de studentoj postulas kompetentan instruistaron. Wu Degang esprimis, ke en la pasintaj 10 jaroj de post ekspluatado en okcidenta Ĉinio, ankaŭ la nivelo de instruistoj en la regiono multe altiĝis. La nombro de instruistoj por la deviga edukado, en superaj mezlernejoj kaj ordinaraj altlernejoj atingis respektive 2.70 milionojn kaj 383 mil. 69.9% de la instruistoj en elementaj lernejoj diplomiĝis almenaŭ el kolegio, 50.6% de tiuj en mezlernejoj -- almenaŭ el supera lernejo, kaj 37.8% de tiuj en ordinaraj altlernejoj posedis diplomon de esploristo-studento. Kompare kun tiuj antaŭ 10 jaroj, la supre menciitaj procentoj altiĝis je 60% kaj 42%, kaj duobliĝis, respektive.

 

Redaktoroj: Shi Guang kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688