中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekzameno ekzamenata
2009-10-13

 

de ALICE LIU

        Unuecan universitatan enirekzamenon organizas Ĉinio en junio de ĉiu jaro. La ekzameno okazas samtempe en diversaj regionoj de la lando. Por diplomitoj de superaj mezlernejoj, precipe tiuj el malriĉaj familioj, partopreno en la ekzameno estas la sola vojo por forigi malriĉecon. Tial la ekzameno fariĝis tre grava evento pro multaj ligitecoj kun la socio. En Ningbo, urbo en suda Ĉinio, patrino petis helpon de policano pro trafika obstrukco sur la vojo al la ekzamenejo. La policano aŭte transportis ŝin kaj ŝian filon al la ekzamenejo malgraŭ la ruĝa lumo ĉe vojkruciĝoj. En la urbo Xi'an pli ol 50 gepatroj de ekzamenatoj baris per rubandoj straton je 500 metroj for de la lernejo, en kiu iliaj gefiloj partoprenis la ekzamenon, por ke bruo ne ĝenu la ekzamenatojn.

 

Polico

 

        En ordinaraj tagoj tiaj agoj estas kontraǔleĝaj, tamen la publiko montris grandan indulgemon al similaj eksterordinaraj agoj en momento tre grava por la lernantoj. En iuj lokoj la polico eĉ helpis gepatrojn bloki vojojn ĉirkaŭ la ekzamenejo. Iuj magistratoj dekretis limigon al la bruado de veturiloj por krei kvietan etoson en la ekzamena periodo. Kontraste al la maltrankvilo de gepatroj, komercistoj bone utiligas la okazon. Aprile ili ofertas diversajn demandarojn, gvidlibrojn kaj prelegojn de prestiĝaj instruistoj pri la ekzameno. Libroj pri la angla lingvo havas plej grandan debiton: multaj ĉinoj pensas, ke estas facile trovi laboron post universitata studado, se ili povas flue paroli la anglan.

 

 

Multaj profitas, vendante librojn por helpi lernantojn sukcese

 trapasi la enirekzamenon.

 

Nutraĵoj

 

        Maje abundas reklamoj pri sanigaj nutraĵoj speciale por antaŭekzamenaj lernantoj. Junie, tuj post la ekzameno, turismaj agentoj proponas al lernantoj kaj gepatroj feriadon. La rezultoj de la ekzameno estas anoncataj fine de julio kaj komence de aŭgusto, do tiam restoracioj kaj distrejoj aparte viglas kaj prosperas pro la malavara konsumo fare de la sukcesintoj. Al festado estas invitataj kutime instruistoj, parencoj, amikoj kaj kolegoj. La ekzameno ankaŭ eventuale estigas profitadon kaj krimojn. En retpaĝaroj fiuloj vendas spionajn aparatojn, kiujn oni vidas nur en la filmo-serio pri James Bond 007. Oni promesas, ke aĉetintoj ricevos per la aparatoj helpon dum la ekzameno. Tiu ĉi friponaĵo estas efektivigita de komplicaro: kelkaj enmiksiĝas kiel lernantoj en la ekzamenejon kaj telesendas demandojn al la ceteraj, kaŝitaj en proksima apartamento, kaj la lastaj solvas la demandojn kaj sendas la respondojn al la lernantoj.

 

Abundas friponiloj, kiujn lernantoj kaŝe kunportas en la ekzamenejojn.

 

Skribiloj

 

        Ĉi-jare en la nordorienta urbo Songyuan la polico malkovris gravan okazon de friponado. Mezlerneja instruistino kaj ŝia kolego estas arestitaj pro implikiĝo en la friponaĵo. Ili vendis spionajn aparatojn al siaj lernantoj. Ankaŭ lernantoj plene elvolvis siajn "talentojn". Iuj elpensis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno. Rezulto de freŝa enketo montras socian problemon, ke ĉirkaŭ 70% de urbaj lernantoj iris al la ekzamenejo en la akompano de la gepatroj, kaj 90% de la lernantoj elektis universitaton tute laŭ la propono de siaj gepatroj. Mankas memstareco al ĉinaj lernantoj, precipe al solinfanoj. Tro dorlotitaj, ili ne kapablas agi kontraŭ diversaj premoj; enoficiĝinte, ili ne povas starigi bonajn rilatojn kun kolegoj aŭ rapide akomodiĝi al novaj situacioj.

 

(el Monato)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688