中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio lanĉis la kosmoŝipon Shenzhou-6

20 minutojn post la 5-a horo de la 12-a de oktobro, en la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro en okcidenta Ĉinio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj kelkaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj intervidiĝis kun 6 kosmonaŭtoj, kiuj plenumos spacan flugadon de la homoporta kosmoŝipo Shenzhou-6.

Poste, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj kelkaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj venis al la Spaconaŭtika Kontrola Centro en Pekino por observi la lanĉon.

Je la 9-a leviĝis la transporta raketo Changzheng-2F, kiu lanĉos la kosmoŝipon Shenzhou-6 kun du kosmonaŭtoj Fei Junlong kaj Nie Haisheng.

583 sekundojn post ekbruligo, la kosmoŝipo kaj raketo disiĝis en alteco de 200 kilometroj. Poste la Spaconaŭtika Kontrola Centro en Pekino ricevis raporton de kosmonaŭto pri tio.

39 minutojn post la 9-a horo, Chen Bingde, ĉefkomandanto de la konstruado de homoporta spaconaŭtiko, anoncis, ke la lanĉo de Shenzhou-6 estas sukcesa.


(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688