de Hori Yasuo
La 5-an de majo
Letero de s-ino Takada Aja
Ĉi tie en la urbo Ŝiogama restariĝo iom post iom progresas. Kvankam troviĝas distrikto, kiu subakviĝas en la alta tajdo, la funkcio de la haveno pli boniĝis.
Mi dankas vin, esperantistojn, pro via varma koro. Ni ricevis Esperanto-tekstojn kaj komencos Esperanto-kunsidon ekde la 11a de majo. Mi volas plu diligente lerni ĝin.
S-ino Takada loĝas en la damaĝita urbo Ŝiogama. Ŝi posedas artgalerion nomatan Birdospace. Malgraŭ sia propra sufero, ŝi laboras por aliaj suferantoj. Por helpi ŝian agadon, esperantistoj sendis al ŝi elektrohelpan biciklon. Jen estas ŝia blogo:
http://blog.birdoflugas.com
Sub estas fotoj de Zamenhofa Tago en la lasta decembro. Bedaŭrinde la klarigo estas en la japana lingvo.
http://blog.birdoflugas.com/?cid=45979
Rifuĝintoj
Ankoraŭ estas pli ol 120000 rifuĝintoj. El tiuj, 30000 estas ĉefe hukuŝima-anoj el la endanĝerigitaj urboj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kaj loĝas en aliaj urboj kaj gubernioj. La aliaj 9000 loĝas en rifuĝejoj en siaj urboj aŭ najbaraj urboj. Jen estas vivkondiĉoj de tiuj lastaj en la gubernio Mijagi:
1. vivkondiĉoj, 2. kuracistoj, 3. komentoj de la respondeculo, 4. komentoj de rifuĝantoj
(Laŭ la ĵurnalo Akahata, la 29an de aprilo)
Kesennuma
Gimnastikejo de Kesennuma, rifuĝantoj: 720
1. Ni havas du manĝaĵojn tage, kaj tiujn Defendkorpusanoj (DK) kuiras. Unu duŝado kaj unu lavado semajne.
2. 7 kuracistoj deĵoras.
3. Ni petas rapidan konstruon de domoj.
4. 41-jarulo: Mi malsaniĝis antaŭ 3 jaroj kaj malfacile paŝis. Ni rajtas uzi duŝon nur 15 minutojn, tro mallonge por handikapitaj homoj.
Lernejo Momose, 250
1. Pano kaj lakto por matenmanĝo. DK kuiras tagmanĝon kaj vespermanĝon. Duŝo ĉiun duan tagon.
2. Vizitas nin kuracisto.
3. Dum ni loĝas ĉi tie, ni povas vivi, sed por restariĝi, ni bezonas monon kaj domon.
4. 30-jarulino: La tero sinkis en mia distrkto, kaj mia domo estas en akvo. Ĉu mi povos reveni al la antaŭa vivo?
Templo Seirjoo-in, 200
1. Ĉiun manĝaĵon ni mem kuiras. DK kuiras rizon. Akvo ankoraŭ ne venas. Banado unu fojon semajne.
2. 1-3 kuracistoj deĵoras.
3. Rizo sufiĉas, sed aliaj manĝaĵoj mankas.
4. 30-jarulino: Lernejo jam malfermiĝis, sed mi ne povas pagi ĝin por mia infano pro manko de mono.
Minami-Sanriku
Gimnastikejo Apudgolfo, 650
1. Tri manĝaĵoj, duŝo ĉiun tagon. Akvo ankoraŭ ne venas. Lavado en la rivereto.
2. Kuracista teamo retiriĝos meze de majo. Poste ni devas iri al la provizora kuracejo en la urbo.
3. Homoj sen aŭtomobilo ne povos viziti tiun kuracejon.
4. 60-jarulo: Mi volas havi domon pli ol ĉion ajn.
Onagaŭa
La tria lernejo, 120
1. Panoj kaj rizbuloj venas el la urbo, aliajn manĝaĵojn ni mem kuiras. Akvo ankoraŭ ne venas. Antaŭe estis banejoj preparitaj de Defendkorpuso, sed nun ne. Ni boligas akvon kaj viŝas al ni la korpon.
2. Kuracisto venas unu fojon semajne.
3. Ni volas plej rapidan konstruon de domoj.
4. 70-jarulo: Mi perdis la tutan fiŝilaron, kiu kostas kelkdek milionojn da enoj. Mi jam rezignis reveni al mia profesio.
Gimnastikejo Onagaŭa, 800
1. Tri manĝaĵoj, kuiritaj de helpantoj. Banado ĉiun tagon.
2. Kuracisto deĵoras.
3. (Neniu komento)
4. 70-jarulino: Mi forkuris el la cumano, nenion kunportante. Mankas medikamento.
Iŝinomaki
Mez-lernejo Mansekiura, 180
1. DK preparas manĝaĵojn. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Manĝaĵoj estas samaj ĉiun tagon. Ni volas manĝi frukton kaj legomon.
4. 75-jarulino: Kuŝas homoj eĉ apud la necesejo, tial mi hezitas viziti ĝin ofte.
Mez-lernejo Ŭatanoha, 45
1. Elektro, gaso, akvo ne funkcias. Helpantoj kuiras manĝaĵojn per propana gaso. Por la necesejo ni enverŝas akvon per sitelo.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Ni uzas hejman generatoron. Por ŝpari energion ni manĝas vespermanĝon je la 4a kaj enlitiĝas frue.
4. 58-jarulo: Ni ne havas alian lokon por iri, eĉ ne havas lokon por ŝanĝi vestaĵojn. Ni malfacile faras tion sub kovriloj. Mia kompanio malaperis kaj mi nun estas senlabora.
Higaŝi-Macuŝima
Distrikta Centro Murohama, 40
1. DK preparas manĝaĵojn. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni banas nin ĉiun duan tagon.
2. Kliniko malfermiĝis, do ne vizitas nin kuracistoj.
3. Ni ne havas laboron, tial ni ne havas enspezon. Eĉ se ni povos loĝi en la provizora domo, ni ne povos vivi. Ni ne povas havi planon por nia estonteco.
4. 55-jarulino: Ĉi tie mi vivas senprobleme, sed kiam mi ekloĝos en la provizora domo, mi devos aĉeti ĉion. Kia estos mia estonteco?
Distrikta Centro Ono, 210
1. DK preparas matenmanĝon. Por tagmanĝo venas panoj kaj rizbuloj, por vespermanĝo venas portomanĝaĵoj. Akvo ankoraŭ ne venas. Ni uzas duŝon de usona armeo.
2. En la najbara konstruaĵo estas teamo de la Ruĝa Kruco. Pli ol 10 homoj jam estas transportataj al la hospitalo per ambulanco. Unu homo mortis.
3. Pluraj familioj perdis siajn anojn, sed ĉiuj provas vivi kun espero, dividante malĝojon. Mankas loko por sekigi lavaĵojn kaj por ŝanĝi vestaĵojn. Tro malvaste.
4. 19-jarulo: Tute ne estas mia privata vivo. Mi nek telefonas kuŝante sola, nek iras eksteren kun miaj amikoj. Mia aŭtomobilo, kiun mi aĉetis antaŭ 5 monatoj, estas perdita.
Sendai
Gimnastikejo Ŭakabajaŝi, 280
1. DK preparas tri manĝaĵojn. Ni banas nin dufoje semajne en la banejoj preparitaj de DK.
2. Vizitas nin kuracistoj ĉiun tagon.
3. Ĉiuj perdis sian domon kaj estas maltrankvilaj. Se ni ne rajtas loĝi sur nia tereno, kion ni faros pri tiuj?
4. (Neniu komento)
Distrikta Centro Rokugoo, 60
1. DK kaj helpantoj preparas manĝaĵojn. Ni banas nin unu fojon semajne en la banejoj preparitaj de DK. Ni vizitas varmfontejon unu fojon semajne dank' al la urbo.
2. En la najbara rifuĝejo deĵoras sanitaristino.
3. Ni cerbumas, kie ni konstruigas provizorajn domojn, por ke ĉiuj homoj en nia distrikto povu loĝi kune. Multaj rekomencos la vivon sur la minusa nivelo, tial kiel subteni nin reciproke estas la plej granda tasko.
4. 62-jarulo: Mi tute ne scias, kion mi faru. Mi perdis mian domon kaj mian laborejon.
Distrikta Centro Hukumuro, 92
1. Por matenmanĝo kaj vespermanĝo venas portomanĝaĵoj. Tagmanĝon ni mem kuiras. Ni banas nin du fojon semajne en la banejoj preparitaj de DK.
2. Regule vizitas nin kuracisto.
3. Nia loĝado malhelpas propran funkciadon de la Centro, tamen ni povas fari nenion por tio en la nuna situacio.
4. 62-jarulino: Manĝaĵo estas tro grasa. Mia edzo, kiu suferas pro malmulta glukoza kvanto en sango, iam ŝvitis multege.
Ŭatari
Lernejo Aikuma, 240
1. Ni mem kuiras matenmanĝon kaj vespermanĝon. Por tagmanĝo ni manĝas dolĉan panon. Ni banas nin en la banejoj preparitaj de DK.
2. Deĵoras sanitaristino.
3. (Neniu komento)
4. Miaj 4 familioj vivas sur tri tatamoj (1,80 metroj x 2,70 metroj). Ĉirkaŭ ni estas ne konatoj, tial ni ne sentas nin hejmaj. Ni petis provizoran domon, sed mi ne scias, ĉu ni estos sufiĉe bonŝancaj. (58-jarulo)
Supera Mezlernejo Ŭatari, 504
1. Ni mem kuiras ĉiun manĝaĵon. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. Ne deĵoras kuracistoj.
3. (Neniu komento)
4. 75-jarulo: Ne estas lavmaŝino en la rifuĝejo, tial mi vizitas aŭtomatlavmaŝinejon. Ĉiun fojon mi devas pagi 1000 enojn (20 eŭrojn) por lavado kaj sekigado. Sen enspezo tio estas granda ŝarĝo por mi. Nokte estas tiel mallume, ke ni ne povas iri al necesejo.
Jamamoto
Centra Publika Halo, 500
1. Ni mem preparas manĝaĵojn. Ni banas nin ĉiun tagon en la banejoj preparitaj de DK.
2. En la najbara sanitarejo deĵoras kuracistoj.
3. Kiel ni helpu maljunulojn, kiuj perdis sian domon?
4. 62-jarulino: Ni havas tre malvastan spacon por unu homo, tial okazas malharmonio inter la rifuĝantoj. Mia domo estis detruita, sed restas posedaĵoj en la dua etaĝo. Kie mi povas konservi tiujn?
La supraj estas la situacioj en la marborda regiono, sed en Japanio estas multege da insuloj. Jen estas la situacio en tiuj insuloj (laŭ la ĵurnalo Asahi la 1an de majo):
En la gimnastikejo de Insulo Nonoĵima en la golfo de Macuŝima en la gubernio Mijagi, loĝas 60 homoj. Akvo parte venis la 20an de aprilo, sed oni ne povas bani sin. Unu fojon semajne aŭ ĉiun dekan tagon ili iras al la transporta ŝipo de Defendkorpuso kaj banas sin. Elektro venis la 25an de aprilo. La ĉefa strato estas detruita kaj ne uzeblas. Ĝiaj pecegoj falis en la haveno kaj ankaŭ tiu ne uzeblas.
En la najbara insulo Sabusaŭa elektro rompiĝis kaj ili ne havis sufiĉan informon. Ili sciis la nuklean akcidenton post du semajnoj. Helpomaterialoj ne venis tuj, tial ili kunportis sian rezervitan manĝaĵon kaj aliajn kaj komencis kune loĝi. En sala akvo oni ne povas lavi bone. Necesejoj estas truoj ĉirkaŭataj per plasta tuko. La urbo provis helpi ilin, sed ne povis enhavenigi ŝipon. Helikopteroj de la Defendkorpuso transportis necesaĵojn. Kukisto s-ro Ĉiba Joŝikijo, 69-jarulo, kiu perdis ĉion, diras: "Nun estas la fino. Neniu restas". Alia 70-jara virino diras: "Ni maljunuloj ne povas pruntepreni monon. Nia insulo ne plu akiros la antaŭan figuron".
Kiam mi legis enketon en la ĵurnalo Akahata ne serioze, mi ne sentis malĝojon multe, sed kiam mi tradukis ĝin vorton post vorto, iliaj malĝojo kaj malfeliĉo klare aperis en mia kapo kaj subpremis min. Multaj estas miaj samgeneraciuloj, kaj strebas. Se mi estus en ilia situacio, kion mi faru?
Dum tiu "Ora semajno" multaj iris al Toohoku-regiono por helpi suferantojn, sed la damaĝo kaj la nombro de suferantoj estas tro grandaj. Ni ĉiuj estas pretaj helpi ilin, sed ni ne scias, kiel helpi ilin.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |