中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 29-an de aprilo 2011)
2011-05-11

de Hori Yasuo

 

La 29-an de aprilo

 

 

 

    Letero de s-ino Hukagaŭa Kazumi (42-jara)

    Kiam okazis la tertremo de Hanŝin en 1995, mi estis en la 9a etaĝo en Koobe. Mi pensis, ke milito komenciĝis kaj bomboj eksplodis, tial mi restis tie en stuporo dum kelkaj horoj, kaj fine estis savita de mia amiko el la proksimiĝanta fajrego.

    En universitato mi lernis francajn kantojn kaj tiam mi agadis kun alikampaj artistoj, sed la tertremo rabis de mi la tutan intereson pri tiuj aferoj. Du semajnojn post la tertremo, mi ekpensis, ke mi povos kanti malnovajn japanajn kantojn. Mi prove kantis al miaj amikoj. Ili tuj entuziasmiĝis. Ni tre ŝatis tion. Ni komencis viziti detruitajn stratojn kaj kantis. Preterpasantoj kun masko kaj dorsosako haltis kaj sidiĝis ĉirkaŭ nin. Ni kantis, kaj ili kantis kune, kaj fine tio fariĝis granda kantado kun larmoj.

    En malfacila situacio ĉe ni restas nur io, kio ekzistas en la profundo de nia koro. Scio, kiun ni akiras en la posta vivo, defalas. Tiam ni bezonis tiujn kantojn. En la rifuĝejoj, kiam ĉiuj havas malfacilon, kantu tiujn kantojn kune.

    Nun mi ofte havas koncertojn pri tiuj kantoj en lernejoj kaj maljunulejoj.(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)

    Ni havas kantojn nomatajn "kantoj aprobitaj de la ministerio de edukado". Antaŭe en ĉiuj elementaj lernejoj tiuj kantoj estis devigaj, tial la plejparto de la popolanoj povas kanti ilin. La plej amata kanto estas "Hejmloko". Kiam homoj aŭskultas ĝin, ili certe emociiĝas, rememorinte siajn junajn tagojn, kaj maljunuloj nepre larmas. Ĉi-foja cunamo detruis belajn hejmurbojn kaj vilaĝojn, tial tiu kanto des pli emocias aŭskultantojn. Jam en televido mi multfoje vidis homojn larmi je tiu kanto.

    Kuna kantado
   
rememorigas al ni
   
karan hejmlokon,
   
belan sed jam perditan,
   
kun espero por morgaŭ
   

    Kanto-kafejo

    (letero de s-ino Ĉiba Mieko 62-jara, el la rubriko « Letero al la redaktantoj » en la ĵurnalo Akahata la 25an de aprilo)

    La 10an de aprilo ni, 20 korusanoj de Koruso de Sendai, organizis Kanto-kafejon. 60 partoprenantoj kaj ni 20 arde kantadis dum 2 horoj kun kantisto Kitagaŭa Tecu. Ĉiuj venis ĉi tien kun sia doloro, sed kiam ni ekaŭskultis melodion de la unua kanto, ĉiuj laŭte kriis: "Ni vivas!" Kantoj kaj melodioj eniris en nian koron same kiel akvo en sekan sablon. Ni kantis kaj kantis. ... Kiam ni havas esperon por la morgaŭo, ni ne rompiĝas. Ni ĉiuj vivas kune! Kantoj havas grandan forton. Kune kanti havas pli grandan forton! La regiono Toohoku neniam malvenkos! Ni kune komencu paŝi antaŭen eĉ malrapide!

    * En la 1960-aj jaroj multe furoris « Kanto-kafejoj » en la tuta Japanio, en kiu partoprenantoj, pagante kafon, kantis kune kun kanto-gvidanto. Nun tiutempaj junuloj emeritiĝas/is kaj denove ekfuroras tiu kanto-kafejo. S-ro Kitagaŭa Tecu eble ne kantis tiutempe, sed agadas longe kiel fama kantisto en la demokratia movado.

 

    Larmoj je la lerneja kanto

    La 21an okazis ceremonio por novaj lernantoj de la elementa lernejo Ookaŭa en la najbara lernejo Iinokaŭa. La lernejo Ookaŭa estas tiu lernejo, kiun atakis la cunamo kaj kies 70% de la lernantoj mortis aŭ malaperis. Unu el la tri novaj lernantoj estis Hiracuka Tooma.

    Li havas aŭ havis fratinon Koharu, kiu estis en la 6a lernojaro de la sama lernejo kaj finus la kurson tie en marto, sed la cumano forprenis ŝin. Al la ceremonio akompanis Toom-on lia patrino Naomi. Ŝi decidis ne plori dum la ceremonio, sed tio ne eblis. Kiam ŝi aŭdis la lernejan kanton, kiun ŝia filino ofte kantis, ŝi ne povis reteni siajn larmojn.

    Mezlerneja uniformo de Koharu atendas ŝin en la ĉambro. Rigardante ĝin, Tooma diris al sia patrino: "Mia fratino iris al la paradizo. Mi lernos diligente, ankaŭ por ŝi".(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688