中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 22-an de aprilo 2011)
2011-05-11

de Hori Yasuo

 

La 22-an de aprilo

 

    Monkolekto por biciklo

    Esperantistoj sukcese kolektis 190000 enojn (1900 eŭrojn) por aĉeti biciklon kostantan 120000 enojn por s-ino Takada Aja en la detruita urbo Iŝinomaki. Ŝia artgalerio estas damaĝita, sed ŝi helpas aliajn pli seriozajn suferantojn. Por tio ŝi bezonas porteblan, elektrohelpan biciklon. Tiu propono venis de s-ro Teduka Takaŝi en la urbo Tagaĵoo, kaj s-ro Makino Micuo prizorgis la monkolektadon.

    S-ro Makino skribis en sia mesaĝo jene: "La 13an de aprilo, 1945, mi apenaŭ saviĝis en la usona aeratako al Tokio. Dum miaj knabaj tagoj mi ĉiam suferis pro malsato. Laŭ onidiro, ke en la gubernio Kumamoto ankoraŭ restas manĝaĵoj, mi translokiĝis tien, sed ankaŭ tie mankis manĝaĵoj. Min helpis miaj instruistoj kaj amikoj ankaŭ malriĉaj. Dank' al tio, mi, tiutempe estante 13-jara kaj sola vivanta, povis postvivi. Ĉi-fojaj katastrofoj kaj la akcidentoj de la nukleaj centraloj estas reapero de miaj knabaj tagoj, tial tiuj ne estas alies afero".

 

    Suferoj de bestoj

    En la katastrofo ne nur homoj sed ankaŭ bestoj suferis/as.

 

    Orfiŝoj

    Mortis ĉiuj orfiŝoj en la hejmo de mia amiko en la gubernio Hukuŝima. Akvujo ne rompiĝis, sed la tertremo sufokis ĝin kaj akvo elŝprucis. Laŭ ŝia supozo en tiu skuado tiu 20-jara, 30-centimetra orfiŝo batis sin kontraŭ la vitro. Ĝia vosto multe vundiĝis. Ŝi metis ĝin en alian akvujon sed baldaŭ ĝi mortis. Ankaŭ ĉiuj aliaj malgrandaj orfiŝoj mortis. Ŝi ĉagreniĝis pro ĝia morto, ĉar ĝi estis ŝia longa amiko.

    En kelkaj akvarioj fiŝoj multe mortis pro la tertremo kaj posta elektra paneo.

    Toohoku-regiono estas fama pro bongustaj ostroj, sed pro la cunamo ĉiuj ostroj mortis en la maro.

 

    Katoj kaj hundoj

    S-ino Sano Tomoko (62-jara, rifuĝinto en la urbo Iŝinomaki): Mia 4-jara kato Momo mortis en la cunamo. Ŝi estis tre aminda. Kvar tagojn post la cunamo mi revenis hejmen kaj trovis ŝin en la ŝranko, kien ŝi kaŝis sin kiam ŝi havis timon. Mi enterigis ŝin en la korto. Mia telefonilo rompiĝis, tial mi ne povas vidi ŝian foton en ĝi. Mi sentas min tre malĝoja, rememorante ŝin. (la ĵurnalo Asahi, la 15an de aprilo)

    En la urboj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj homoj devis haste evakui la domon, lasinte siajn hundojn kaj katojn, ferminte tiujn en la domo aŭ liginte per ŝnuro. Multaj pensis, ke tio estas provizora kaj mallonga rifuĝado, sed efektive ne. Nun Asocio nomata UKC-Japanio, petite de la bestposedantoj, vizitas la domojn. Oni plejofte trovis la katojn kaj hundojn mortaj, sed surstrate oni jam kaptis 150 vagantajn hundojn. Se oni ne povos trovi la posedantojn, oni serĉos novajn prizorgantojn.

 

    Kokinoj

    35000 kokinoj mortis en la kokinejoj de s-ro Hurujama Koohei 77-jara en la urbo Jamamoto en la gubernio Mijagi. Post la tertremo elektro ne venis. Dum kelkaj tagoj li varmigis la kokinejojn per memproduktita elektro, sed baldaŭ elĉerpiĝis petrolo por tio. Krome la vojeto al la kokinejo estas detruita kaj li ne povis transporti nutraĵon kaj akvon tien. Ĉiuj kokinoj mortis. Li enterigis ilin kiel "rubaĵojn" en sian terenon. Li perdis pli ol 10 milionojn da enoj, sed li ne rezignis. "Mi perlaboris monon per kokinoj dum mia tuta vivo. Mi venkos ĉiajn malfacilojn".(la vespera papero de ĵurnalo Mainiĉi, la 14an de aprilo)

 

    Ĉevaloj

    En Japanio ni malofte vidas ĉevalojn en nia ĉiutaga vivo, sed la urbo Sooma estas fama pro "Festivalo de Ĉevaloj", en kiu homoj en la kostumo de samurajoj (militistoj en la feŭdisma epoko) sur la ĉevalo batalas. Por tio multaj terkulturistoj havas sian ĉevalon. Nun kelkdek ĉevaloj estas postlasitaj en la malpermesita zono pro la evakuo de loĝantoj. S-ino Kaŭaŝima Masami, 31-jara oficistino de Asocio "Sooma kun ĉevalo", tiujn ĉevalojn prizorgas kaj sendas al la norda insulo Hokajdo. La 4an de aprilo ŝi trovis unu vundiĝintan kaj maldikiĝintan ĉevalon sur la strato. Ŝi tre bedaŭras, ke ŝi ne povas savi tiujn forlasitajn ĉevalojn pro radioaktiveco kaj posttertremoj.(la ĵurnalo Mainiĉi, la 11an de aprilo)

 

    Bovinoj

    Ĉirkaŭ la nukleaj centraloj loĝas multaj bovistoj. Mi tradukas parton de du raportoj en du revuoj.

    Malaperis ĉiuj sonoj el la urbo krom bruoj de fortaj ventoj. Sur la ĉefa strato kuŝis granda hundo, siberia huski, kaj tien kolektiĝis aliaj du hundoj. Ili rigardis min sub la ŝildo "Atomenergio, nia esperplena, estonta energio". Tiu ĉi loko estas 4 kilometrojn fore de la Hukuŝima-centralo n-ro 1....

    Ni eniris en la urbon Namie. En la tereno de terkulturisto mi trovis bovinejon. Kiam ni eniris en ĝin, venis al ni forta malbona odoro. En la malluma bovinejo ni vidis dekkelkajn bovinojn, iuj kuŝantaj, iuj starantaj, ĉiuj tute senmovaj. La unu, kiuj ŝajne dormas, ne havis okulon. Eble korvoj formanĝis ĝin. 6 bovinoj jam mortis. Tiu malbonodoro estis kadavra fetoro. Ĉiuj bovinoj estis ligitaj per du ŝnuroj al la fostoj.... (la revuo "Focus", la 20an de aprilo).

    Malferminte la pordon, tie mi vidis inferon. Rigardis min maldikegaj bovinoj. Sur la planko kuŝis multnombraj kadavroj. Bovinoj loĝis/as po kelkaj en la 10 fakoj apartigitaj per bariloj. Triono jam mortis. Vivantaj bovinoj plendas ion. Ili sekvis min per siaj okuloj. Ili diris: "Donu al mi akvon". En alia angulo estis ĉevalo, kiu lekis sian mortan amikon....

    Ni proksimiĝis al la zono 15 kilometrojn fore de la nuklea centralo. Mi vidis multajn korvojn sur la tegmento de bovinejo. Ni eniris. Etendiĝis terurega pejzaĝo. Multaj bovinoj morte kuŝis, kvazaŭ unu sur la alia. Iuj perdis siajn okulojn, iuj jam skeletiĝis. Perdiĝis kapo el bovido. Eble pli frue ili estis forĵetitaj ol bovinoj en la antaŭa bovinejo, tial vivantaj estis tre malmultaj. Ili vivis, sed apenaŭ vivis, maldikiĝinte kaj ne povante stari. Iuj baraktis tiel, ke iliaj genuoj sangis.

    Mi ne povas plu rigardi ilin, kaj eksteren iris. Sur la strato vagadis "sovaĝaj" bovinoj. Eble bovistoj esperis, ke ili pli longe vivos ekstere.

    Mi renkontis bovistojn, kiuj ankoraŭ prizorgas siajn bovinojn. S-ro Konno Eiĵi (62-jara) donis lakton al bovido nomata Sajuri, dirante: "Ŝia patrino ne zorgas pri ŝi, do anstataŭe mi devas. Ŝi estas tre aminda. Kiam mi vokas ŝian nomon, ŝi venas al mi". Li loĝas en la rifuĝejo, de kiu dufoje ĉiun tagon li vizitas sian bovinejon.

    S-ro Takahaŝi Tadamasa 56-jara revenis al sia bovinejo post 10-taga rifuĝado. "Mi ne melkis ilin dum 10 tagoj, do ili muĝis pro mamdoloro. Poste mi venas ĉi tien ĉiun tagon". Melkitan lakton li devas forĵeti, ĉar estas malpermesite al li sendi ĝin al merkato pro radioaktiveco. Li palpis unu bovinon, dirante: "Tiu ĉi estas tre ĝentila. Mi amas ŝin".

    S-ro Konno Hiroŝi 50-jara diras: "Se ĉio estus perdita, mi povus rezigni, sed ĉi tie ŝajne ĉio estas bonorda. Se estos malpermesite al ni loĝi ĉi tie, kio okazos al miaj bovinoj? Ĉu mi lasos bovinojn morti ĉi tie? Ĉu mi renkontos mortintajn bovinojn post la permeso? Mi ne povas toleri tion".

    Mi estas kortuŝita pro la vortoj de la bovistoj, kiuj prizorgadas siajn "familianojn" eĉ en tia senespera situacio.(la revuo Friday la 29an de aprilo)

    Laŭ la registaro, jam mortis aŭ estas mortigitaj 14000 bovinoj.

 

    Savita kato

    Sinsekvis tro malĝojigaj raportoj. Laste mi prezentos bonan novaĵon de s-ino Suzuki Nozomi (46-jara):

    Mi aŭdis, ke mia kato nomata Hinata estas ĉirkaŭ ĉi tie, kaj mi venis. Mi vidis ŝin sola sidanta sur la rubaĵo. Mi plorkriis pro ĝojego. Jam pasis pli ol unu monato, tial mi rezignis ŝin. Ŝi estas iom maldika sed fartas bone. En la rifuĝejo mi ne rajtas havi katon, do mi devas lasi ŝin ĉi tie, sed tio estas tre malfacila por mi. Mi volus palpi al ŝi la kapon eterene ĉi tie. (la ĵurnalo Asahi la 15an de aprilo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688