中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 25-an de aprilo 2011)
2011-05-09

de Hori Yasuo

 

La 25-an de aprilo

 

    Turismaj lokoj estas senhomaj. Oni ne emas vojaĝi en tiu malĝoja etoso, sed tio malpli prosperigas la japanan ekonomion. Mi kaj mia edzino decidis iri al la varmfontejo Minakami en mia gubernio kaj tranoktos en la hotelo Macu-no-i komence de majo, kie en 2007 ni organizis la 94an Japanan Esperanto-Kongreson. Ĝi estas tre bona hotelo kaj ĝenerala kosto estas pli ol 20000 enoj (200 eŭroj). Mi trovis en ĝia hejmpaĝo specialan prezon por helpi la suferantojn, kiu kostas nur 9000 enojn kun vespermanĝo kaj matenmanĝo. El tiu prezo 1000 enoj iros al la suferantoj. Ni planas grimpi sur la najbaran monton en la sama urbo por vidi florojn de katakuri.

 

    Estis fermita la zono en la radiuso de 20 km

    La 22an de aprilo la registaro jene decidis novan instrukcion rilatantan la rifuĝon de loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj.

 

    1. Malpermesita zono (ruĝa en la mapo)

    Ĝis nun la registaro rekomendis al la loĝantoj en la zono en la radiuso de 20 kilometroj, ke ili rifuĝu ekster tiun zonon, sed tio ne estis deviga kaj la vojoj ne estis fermitaj, do 170 homoj ankoraŭ loĝis en ĝi kaj multaj portempe revenis por preni necesajn aĵojn el sia hejmo aŭ prizorgi postlasitan brutaron. Sed de nun ĉiuj vojoj estas blokitaj/fermitaj kaj la loĝantoj ne rajtas loĝi en la zono aŭ reveni en ĝin.

 

    2. Zono por rifuĝi laŭplane (verda en la mapo)

    Ĝi estas la zono, kiu estas ekster la radiuso de 20 km sed povos fariĝi danĝera pro radioaktiveco. Laŭ la esploro, detektita kvanto de radioaktiveco difernecas de loko al loko. Radioaktiveco flugas pli dense nordokcidenten, pro kio la urboj IIdate, Kacurao kaj Kaŭamata estas inkluditaj en tiu zono. Loĝantoj devas lasi sian domon ĝis la fino de majo.

   

    3. Zono por prepari sin por rifuĝi en la urĝa okazo (blua en la mapo)

    Ĝi estas la zono inter la radiuso de 20 km kaj 30 km kaj ne apartenatna al la "Zono por rifuĝi laŭplane". Loĝantoj en tiu zono devas prepari sin por restadi endome aŭ eliri eksteren okaze de eligo de densa radioaktiveco. Oni rajtas loĝi tie, sed la registaro volas, ke ili rifuĝi pli frue eksteren.

 

    Reagoj de la loĝantoj

    Meznokte de la 22a de aprilo la zono en la radiuso de 20 kilometroj estis fermita. Antaŭ tio multaj loĝantoj hastis al sia hejmo por laste adiaŭi sian hejmon.

    83-jara viro rifuĝinta en la urbon Aidu diris: "Tiu domo kaj tiu kampo estis nia vivo. Mi kaj mia edzino decidis, ke ni mortu en tiu domo". Apud li lia edzino ploris, murmurante, ke ŝi volas morti.

    S-ro Iga Sukejuki: "La 21an mi revenis hejmen. Miaj 23 bovinoj proksimiĝis al mi, petante nutraĵon, sed mi ne donis ĝin al ili, ĉar ili devas poste vivi sovaĝe".

    La respondeculoj en la 8 urboj ĉirkaŭ la centralo diskutis pri tio, kiel trakti la bovojn. La gubernio intencas transloki eksteren bovinojn tenatajn en la radiuso de 20-30 km, sed en la 20-kilometra zono oni devas lasi bovinojn morti.

    61-jarulo: "Mi antaŭvidas, ke mi ne povos reveni hejmen, ĉar mia domo baldaŭ difektiĝos kaj la tero estas malpurigita. Mi volas translokiĝi al la insulo Okinavo, kie ne ekzistas nuklea centralo".(La ĵurnalo Asahi, la 22an de aprilo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688