中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 20-an de aprilo 2011)
2011-05-09

de Hori Yasuo

 

La 20-an de aprilo

    6~9 monatoj estas necesaj

    La 17an de aprilo la elektro Kompanio Tokio publikigis programon ĝis la kvietigo de la nukleaj reaktoroj jene:

 

    La unua etapo: 3 monatoj

    Malvarmigado de la reaktoroj

    Malmultigado de eliganta radioaktiveco

 

    La dua etapo: 3~6 monatoj

    Tenado de la reaktoroj en la "malvarmtemperatura halto" (en la stabila stato de malpli ol 100-gradoj)

    Tamen estas nebule, ke oni povos bonorde sekvi tiun programon, ĉar en la reaktoraj konstruaĵoj estas plene de densa radioaktiveco.

    Al tiu programo loĝantoj rifuĝintaj pro radioaktiveco reagas jene:

    S-ro Ooura Joozoo (62-jara): Naŭ monatoj! Tio signifas, ke dum tiuj monatoj, mi ne povos serĉi mian malaperintan edzinon. Ĝis mi trovos ŝin, mi ne povas labori.

    S-ro Toĉikubo Ĵiroo: La demando estas, ĉu ni povos reveni aŭ ne. Eĉ se oni sukcesos haltigi la eliĝon de radiaktiveco, la tero ne tuj puriĝos. Certe ni bezonos kelkaj jarojn plu.

    S-ino Hajaŝi Joŝie (44-jara): Mi jam rezignis reveni hejmen pli frue ol 5 jaroj. Mi ne intencas reveni ĝis oni garantios nian sanon tie.

    S-ino Amano Sumiko (60-jara): Mi volas scii ne nur la tempon de nia hejmenreveno, sed ankaŭ la sumon de la kompensa mono. Antaŭe ni interparolis: "Ni renkontiĝu en la hejma urbo", sed lastatempe jam neniu parolas pri tiu temo.

    S-ro Takeoka Kazuo (68-jara): Mia enspezo fariĝos nur el pensio. Hejmenreveninte, mi volus plu labori en la kampo, sed por tio mi bezonos 20~30 jarojn.

    S-ro Kimura Isao (66-jara, prezidanto de Asocio de malgrandaj fiŝŝipoj de la gubernio Ibaraki): Ne kredeble! Se ni ne povos fiŝkapti dum 6 monatoj, fiŝindustrio ĉi tie malaperos.

        (La ĵurnalo Asahi, la 18an de aprilo)

 

    Mortoj superis malaperinojn

    Finfine la nombro de mortoj superis tiun de malaperintoj. Laŭ la polico je la 18a horo de la 18a de aprilo mortoj estis 13895 kaj malaperintoj 13864.

 

    Oftaj tertremoj

    Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri oftaj tertremoj. Hodiaŭ mi havis pli detalan informon pri tio, do mi denove skribos pri tiu temo:

    Laŭ la meteologia agentejo, ĝis la 15a de aprilo okazis posttremoj de la Granda Tertremo jene:

    M7-klasaj 5 fojoj

    M6-klasaj 72 fojoj

    M5-klasaj ĉirkaŭ 500 fojoj

 

    Ĝis tiu ĉi Granda Tertremo averaĝa jara ofteco de tertremoj de pli ol M5 estas 150~250, do dum tiu unu monato okazis 2-3-oble pli multaj tertremoj ol en averaĝa jaro. Tiuj tertremoj okazis en kaj ĉirkaŭ la zono de 500 kilometroj de sudo al nordo kaj 200 kilometroj de oriento al okcidento, sed aliaj ankaŭ en aliaj lokoj. Post la Granda Tertremo ŝanĝiĝis la strukturo de la forto direktanta al la japana insularo. Pro tio aktiviĝis tertremoj kaj 10 vulkanoj inkluzive monton Fuĵi en la orienta parto de Japanio.

 

    La agentejo plej timas la okazon de tertremo de M8-klaso en la maro ekster la Granda Tertremo. Tiu povos kaŭzi grandan cunamon denove. Alia timo estas tertremo okazonta sub Tokio, kie kruciĝas tri platoj: Tera plato, Pacifikoceania plato kaj Filipina plato. Eĉ la pli malgranda M6-klasa tertremo povos kaŭzi grandan damaĝon.

    (la jurnalo Asahi la 17an de aprilo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688